← Reen al I

PIV · 6688

invent⁸i

invent8i (tr) Elpensi novan solvon de teknika tasko, havantan esencajn diferencojn kun la antaŭe konataj k donantan pozitivan efikon: inventi maŝinon, novan metodon, procedon, modon, kombinon. eltrovi.
invento. Ago inventi k ties rezulto: invento de la presado.
inventado. Agado, celanta al inventoj.
inventaĵo. Io inventita.
inventema. Tia, ke li/ŝi facile inventas.
inventinto, inventisto. Persono, kies krea laboro havas kiel rezulton agnoskitan inventon.