PIV 2026 · Artikolo 6689

inventaro

Litero I

inventarodetala etato, en kiu estas sinsekve enskribitaj ĉiuj objektoj, varoj aŭ valoroj apartenantaj al iu persono, societo aŭ firmao: post la jara inventaro , D-ro Zamenhof ricevos la titolojn de la esperantaj libroj presitaj en la antaŭa jaro GWa
inventara rilata al inventaro: pro inventaraj laboroj la banko estas fermita FSz
inventari tr starigi inventaron pri io: inventari siajn komercaĵojn (analoge) inventari dokumentojn por starigi statistikon