PIV · 4128
★etat/o
★etat/o. Oficiala tabelo, montranta, je difinita dato, la detalan elnombradon de ĉiuj elementoj de kompleksaĵo: financa etato de entrepreno; etato de la elspezoj de komunumo, de la oficistaro de ministerio; etato de la vunditoj k mortigitoj en la regimento; etato de la salajroj en la privata industrio; etato de la ĉeestantaj studentoj, de la ŝipanoj; forstrekita el la etato (fordungita, eksigita ks). ☞ buĝeto, listo, kiomo.
eksteretata. Ekstra, ne enkalkulita en la koncerna etato.
bienetato. Katastro.