← Reen al B

PIV 2020 · 2284

buĝet⁸o

buĝet8o £
Detala antaŭkalkulo de la jaraj en- k el-spezoj de ŝtato, urbo, entrepreno, asocio ks, prezentita en formala dokumento: voĉdoni, rifuzi la buĝeton; ekvilibro de la buĝeto, deficita, plusa buĝeto; la buĝeta jaro (komenciĝanta je diversaj datoj laŭ la ŝtatoj). bilanco, etato.
La tuta sumo de la monataj aŭ jaraj en- k el-spezoj de privatulo: taksi la minimuman buĝeton de laboristo.