PIV · 7783
★kiom
★kiom
1 Demanda adv., signifanta «kiunombre?», «kiukvante?»: kiom vi estas?; kiom mi ŝuldas al vi? Z; kiom tio kostas?; kiom da lingvoj vi parolas? B; kiom estis da mortigitoj? Z.
2 Ekkria adv., kun analoga signifo: kiom ne revenis el tiu milito!; kiom da judoj pereis en la koncentrejoj!; kiom ofte li tion ripetis!; kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi! Z; kiom multe vi suferis! Z; ho kiom pli bona estas via amo, ol vino! X. Rim. 1 Komence Z. ne uzis «da» inter «kiom» k substantivo: se mi skribus gazeton, kiom legantojn mi ricevus! Z.
3 Samsignifa adv., enkondukanta dependan demandon: diru al mi, kiom mi devas pagi Z; mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis Z; ne vidante kiom da ridinda estas en ĝi Z; malgranda faritaĵo malaperas ĉe la rigardo (kiam oni konstatas), kiom fari restas Z.
4 Subjunkcio, enkondukanta komparon pri kvanto: kiom da homoj, tiom da gustoj Z; mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas Z; ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas Z; kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi X; Gerda manĝis de ili, kiom ŝi volis Z; tiam ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas Z; kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom miaj pensoj estas pli alte ol viaj pensoj Z; vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesita forgesi Z; pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi Z.
5 Konceda subjunkcio, kun la restrikta signifo «laŭ nur la mezuro, laŭ kiu»: kiom mi konas miajn infanojn, ili sukcese plenumos la ekzerciĝojn Z; kiom mi vidas, vi havas nur unu filon Z; la apero, kiom mi komprenas, al nia land’ malbonon antaŭdiras Z; ĉu vi min konas? – kiom mi scias, ne! Z; la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte Z; mi kiom eble evitas tiun vorton Z; la lingvo E. penis, kiom nur eble, konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj Z. Rim. 2 La esenca senco de kiom estas la mezuro; la grado estas, en nia lingvo, asimilita al la maniero k esprimiĝas per kiel. Sed kiom estas uzata por esprimi metaforan aŭ intensan gradon: kiom ili turmentis min!; je kiom mi estas pli saĝa ol vi, kiel multe pli mi atingis! Z.
kiom ajn. Konceda subjunkcio, kun signifo de kvanto aŭ intenseco: la azeno jam ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos Z; kiom ajn vi penos, nenio elvenos Z; kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni ne povis kompreni […] Z; kiom ajn mi laborus, ĉiam restus ankoraŭ multego da vortoj ne kreitaj Z; kiom ajn multe vi laboros k elspezos […] Z. ☞ kiel ajn.
ne tiom… kiom…. Duopa konj., kun la senco «ne nur… sed ankaŭ… «: li estas jam sana, k ne tiom dank’ al la medikamentoj, kiom dank’ al honesteco k ordo Z. ☞ kiel… tiel ankaŭ…
kioma. Demanda aŭ ekkria adj., demandanta pri la nombro, la vico: la kioman fojon li jam ripetis sian rakonton? Z; kioman fojon ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon! Z; kioma horo nun estas? Z; sur kioma etaĝo li loĝas?; en la kioman klason? Z.
kiome. Malofta formo de kiom, uzata precipe en versoj: kiome li, malfeliĉul’, suferas! Z; kiome ajn vi estas malfeliĉa, ĉion vi forgesu! Z.
kiomo. La nombro aŭ kvanto entenata: la efektiva kiomo de la kompanio; la kilometra, mejla kiomo de aŭtomobila mezurilo. ☞ etato, kvoto, sumo.
kiomas? (fm) Kioma horo estas?.
kiomope. En kiom granda kuniĝo: kiomope ni estas? Z.
kiomfoje
1 Kiom da fojoj: kiomfoje vi pekis?; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn ili reprezentas Z.
2 Ĉiun fojon, kiam: kiomfoje li ŝin rememoris, liaj okuloj pleniĝis de larmoj.