PIV 2020 · 7745
★kiel
★kiel
1 Demanda morfemo, signifanta «en kia maniero? en kia grado? en kiaj cirkonstancoj?»: kiel vi kuraĝas? Z; kiel vi fartas? Z; nu rakontu: kio k kiel? Z; kiel rapide vi povos lin atingi?
2 Ekkria morfemo, kun analoga signifo: kiel granda estas lia boneco! X; kiel feliĉa mi estas, ke mi havas plezuron vidi vin! Z; ha, kiel agrabla! Z; kiel interese! Z; kiel, nur du manĝoj? Z.
3 Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandan aŭ ekkrian subprop-on: ŝi faris tion, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu knabino Z; ŝi rakontis, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo N; oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas X; oni komencis priparoladi: kion k kiel fari? Z.
4 Subjunkcio, enkondukanta samgradigan komparon, por klarigi, ilustri, kvalifiki: a) agon: barakti kiel fiŝo ekster la akvo Z; kiel ponardo en min penetras ĉiu vorto Z; li komprenas predikon, kiel bovo muzikon Z; li tremas kiel aŭtuna vento Z; trakti iun kiel krimulon; li estas punita, kiel li meritas; ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj asertis Z; ĉio okazis, kiel mi deziris; ŝi kuris kiel rabia Z; mi tiel volas manĝi, kiel mi ankoraŭ neniam volis Z; b) econ: okuloj bluaj kiel ĉielo; bela kiel anĝelo; la regimentestro estas por siaj soldatoj (sk. zorgema) kiel bona patro Z; la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino X: ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj X; mi faros vian idaron kiel polvo de la tero X; neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia Z; c) estaĵon: la urbo estas kiel arbaro Z; li fariĝis kiel ŝtono Z; tia persono, kiel vi k tia viro, kiel li! Z; tia sama homo, kiel mi Z; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj Z; li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas Z; li havas tiom same da talento k kapablo, kiel mi Z.
5 Partikulo, signifanta «estanta», «en la funkcio de», «havanta la identecon de»: kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi […] Z; donu al mi la eblon morti kiel Kristano Z; li propagandis kiel unua tiujn ideojn Z; kiel E-istojn tiu ĉi batalado ne povas vin tuŝi Z; al vi, kiel al E-istoj, mi volas nun diri Z; elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo Z; li, kiel sekretario, povas facile tion aranĝi; oni petis lin, kiel prezidanton, ke li intervenu. ☞ estiel. Rim. 1 Ĉar post kiel la verbo estas ofte sk-ata, oni kelkafoje hezitas pri la kazo de la sekvanta subst. Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la sk-atan verbon: mi elektis lin kiel prezidanto (elektas); mi elektis lin kiel prezidanton (oni elektas); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero X (estas). Rim. 2 Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ: ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo).
kiel ajn. Subjunkcio, enkondukanta koncedan subprop-on: ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis tre simpatia Z; viroj, kiel ajn ridindaj ili ŝajnas, estas homoj tre utilaj Z; kiel ajn malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de L.I., (neniu) dubus la utilecon mem de tia lingvo Z; kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi (la lanterno) devos ja fordisiĝi de (ili) Z.
kiel eble plej. Adv-a sintagmo, uzata por esprimi la plej altan gradon: venu kiel eble plej rapide (tiel rapide, kiel estos al vi eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan. Rim. 3 En la komenco, Z. uzis pli anst. plej: estas bone uzadi la vorton «je» kiel eble pli malofte.
kiel…, tiel ankaŭ…. Duopa konj., signifanta «ne nur… sed ankaŭ…»: ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, estis feliĉaj Z; kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis Z; ŝi estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj Z; tiuj provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj Z; ili prenis la tutan rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn X.
kiel se…
1 Subjunkcia sintagmo, esprimanta supozan komparon: kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: ne difektu ĝin X; ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila Z; se li diras: mi volas tion fari, ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion jam faris Z; la tago de la Eternulo estas malluma […] tiel same, kiel se iu forkuras de leono k lin kaptas urso X.
2 (ark.) = kvazaŭ.
kiel longe
1 Demanda sintagmo, signifanta «dum kiom da tempo?»: kiel longe vi intencas restadi ĉi tie?. ☞ ĝis kiam.
2 Samsignifa demanda kunmetita subjunkcio: li precize elkalkulis, kiel longe daŭros la laboro. ☞ dum, tiel longe kiam.
kiela. Adj. pli emfaza, ol kia.
kiele. Adv. pli emfaza, ol kiel: kiele senbriliĝis la oro! X; kiele dezertiĝis Babelo! X; kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! B.
kielo. Maniero: mi konfesas, ke en tiu aĝo ne la filozofio, sed la kielo de la amo min interesis.
malkiel. Male al, malsame de.