← Reen al K

PIV · 7732

★kial

kial
Demanda morfemo, signifanta «el kia kaŭzo?», «el kia motivo?»: kial vi ploras? Z; kial vi ne dankas iomete vian edzinon? Z; ni lasu ĝis morgaŭ. – kial morgaŭ? Z; kial ne? Z; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tion? Z; (preskaŭ ekkrie) ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo! Z.
Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: li diris al mi, kial li tiam ne volis respondi; detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas Z; la kaŭzo, kial Z (pro kiu); jen kial mi venis.
La sama, subst-e uzata: ĉiu «tial» havas sian «kial» Z; kiel do mi respondus al vi pri via «kial»? Z.
kialo. Kaŭzo, motivo: jen la kialo de ilia decido.