PIV 2026 · Artikolo 17451
★kia
★ kia
1 adjektivo uzata por demandi pri la eco, naturo, speco: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? Z kia estas via opinio pri tio? Z kia estasLa kaŭzo, ke vi tiel min renkontas? Z kian respondon donis la mastrino ? Z kia supo ĝi estas? Z mi ne scias, kiaj estas viaj planoj por la estonteco Z
2 ekkria adjektivo kun tiu sama signifo: ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas FE aj, aj, aj, kia kokino! Z ha, kia ĉarmulo! Z jen kia absurdo! Z kia malsaĝulo vi estas, simpla azeno vi estas! Z kia granda homo detruiĝis! Z kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Z
3 samsignifa adjektivo, enkondukanta dependan demandon: vi scias, kia estas nia celo Z mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco Z eĉ per unu vorteto ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas Z mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas Z
4 samsignifa rilativo: se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti Z ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj Z kia naskiĝis, tia grandiĝis Z se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo Z mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Z tio estas la brulofero , kia estis farata ĉe la monto Sinaj MT
kia ajn konceda adjektivo: kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj Z kian ajn nepriskribeblan aferon li intencas montri al ŝi, ŝi nepre malkaŝu nenian emocion ALö postulu kontentigon kian ajn vi volas, nur ne koleru! Z