PIV · 7744
★kie
★kie
1 Demanda morfemo, signifanta «en kiu loko?»: kie vi estas? Z; kien vi iras? Z.
2 Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: neniu scias, kie li loĝas k de kie li venis; diru almenaŭ, kien vi ĝin transportis!
3 Rilativo kun la signifo «(en tiu loko), en kiu»: kie jukas, tie ni gratas Z; kie estas sufero, estas ankaŭ espero Z; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas Z; kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras Z; mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj Z. Rim. Z. iufoje uzas kie anst. «en kiu(j)», por faciligi la frazon: artikoloj, kie estis videble, ke la aŭtoroj […] Z; en tiaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu […] Z.
kie ajn. Konceda sintagmo pri loko: laŭ la krio de la koko tuj spirito ĉiu, kie ajn li vagas, rapidas hejmen Z.