PIV · 7733
★kiam
★kiam
1 Demanda morfemo, signifanta «en kiu tempo?»: kiam vi revenos?; kiam mi povos paroli al ŝi?; ĝis kiam vi kolere repuŝos la preĝon de via popolo? X.
2 Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: skribu, kiam vi alvenos, k mi iros atendi vin ĉe la flughaveno; oni neniam scias, kiam oni divenas ĝuste aŭ ne.
3 Subjunkcio, signifanta «en la tempo, en kiu»: kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn Z; kiam mi venis al li, li dormis Z; mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon Z; kiam mi venos, diru al mi […] Z; mi ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas Z; li akurate ricevados ĉiun novan nomaron, tuj kiam ĝi estos presita Z; estis Novjara tago, kiam mi denove iris sur la turon Z; ĝis tiu tempo, kiam […] Z; ĉiun fojon, kiam […]; lian edzinon vi prenis, post kiam vi lin mortigis X; Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, 800 jarojn X.
4 La sama, subst-e uzata: ĉio dependas de «se» k «kiam» Z.