PIV · 12619
★post
★post.
I - Prep., montranta:
1 Tempon pli malfruan, ol alia: saĝa hundo post la vundo Z; post vetero malbela lumas suno plej hela Z; ĝi estas kiel mustardo post la manĝo; post tri tagoj mi lin vizitos; ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj B; tuj post la hejto la forno estis varmega Z; se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon […] Z; vidvino post iu Z; heredi post la onklo; iom post iom Z; paŝo post paŝo Z; la venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de M. Z; post nelonge; de post (post la finiĝo de).
2 Lokon pli malproksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon kontraŭan al tiu, kiu rigardas la vizaĝon de persono aŭ la fronton de objekto: la princo sidiĝis post kolono B; ŝi kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj Z; tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno Z; la vinon li post mia dorso tiel rapide englutis Z; ŝi malaperis post la pordego Z; la lun’ post la insulo malleviĝas Z; vi flugu ĉiam post ni Z; eliri post iu Z; rigardi post si B; el post la arbo li estas bravulo Z; turnu vin post ilin X. Sin. malantaŭ.
3 Rangon pli malaltan, ol alia: en via regno li estas la unua post vi. Rim. 1 Por eviti konfuzon inter loka k tempa sencoj de post, oni uzas la rimedojn, montritajn sub antaŭ.
post kiam. Subjunkcio, signifanta «post la tempo, kiam»: post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto Z; lian edzinon vi prenis, post kiam vi lin mortigis X; Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn X. Rim. 2 post ol, kvankam preskaŭ ne uzata, estas uzebla analoge al antaŭ ol.
de post, depost. Prepoziciaĵo, signifanta, ke io komenciĝis samtempe kun iu evento k daŭris poste: de post lia reveno Z; multe oni afliktis min de post mia juneco X; tiel estis de eterne, de post la apero de la homo sur la tero X; depost tempo nememorebla Z; ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo Z. Rim. 3 La duvorta skribo (de post) estas preferinda.
II - Kombinebla morfemo, montranta plimalfruecon aŭ plimalproksimecon:
posta
1 Pli malfrua: la postan paroladon mi ne aŭdis.
poste
1 Pli malfrue: antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas Z; leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe Z. ☞ estonta, futuro.
2 Pli malproksime: antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj X; antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj! Z; Patroklo atakas la Libianojn de poste B.
postea (uzata nur pri tempo) = posta: la posteaj registaraj persekutoj G.
posten. Celante plue al pli posta loko: la princo rimarkis, ke la polva nebulo fleksiĝis posten B; la barbaroj eĉ ne rigardis posten B; li klinis sin posten B.
posto. Spaco aŭ tempo post io: Mentezufis okupis iliajn postojn! B; rigardi al la posto.
postaĵo
posteulo Z. Tiu, kiu venas poste en tempo: ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj.
posteularo. La tuto de la posteuloj: la posteularo de Abrahamo.
postiĝi. Resti, malfruiĝante post marŝanta aro: la persekutantaj rajdistoj batfaligis la postiĝantojn B.
postumo. Kulaso.
III - Pref. samsignifa: postkolero (venĝemo), postkuri, postremilo, postsopiro (bedaŭro), postrestaĵo.