← Reen al F

PIV 2020 · 4926

futur/o

futur/o
Λ Tenso, uzata, kiam oni esprimiĝas pli frue, ol la aludata procezo. -os.
La estonteco.
futurismo Artmovado (Eŭropo, 20a jc), kiu predikis abruptan rompadon de la tradicio k fortan prezentadon de sensacoj: futurisma manifesto, pentraĵo. abstrakta, superrealismo.
futurologo. Fakulo pri futurologio.
futurologio. Tuto de la esploroj pri la estonta evoluo (scienca, socia ks) de la homaro.