PIV · 4102
★est/i
★est/i (ntr)
1 Verbo esprimanta la ekziston: mi pensas, do mi estas; Dio diris: estu lumo Z; la homo konsideru tion, kio li estas, rilate al tio, kio estas; sen regalo ne estas balo Z; la reĝo demandis lin: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: estas X.
2 Verbo uzata por akcenti la realecon de io abstrakta: estis silento en kampoj Z; kio estas al vi? Z; estis vespero, k estis mateno, unu tago X; estis la unua fojo, ke ministro paroladas en E.; estas la horo, kiam la infanoj iras dormi; estas tempo, ke mi enlitiĝu. ➞ jen.
3 Verbo esprimanta la fakton, ke iu aŭ io troviĝas en iu loko aŭ situacio: esti en urbo, sur la kamparo; neniu estis Z (en tiu loko); homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas X; la tutan tempon, kiun ni estis kun ili; (f) esti en dubo, en embaraso.
4 Verbo uzata kun adv. aŭ prop., por esprimi impreson, kiun oni sentas: ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; estas al mi agrable revidi vin; estas al mi bone, komforte tie ĉi; kiel estas al vi? (1 kiel vi fartas?; 2 en kia stato vi estas?); estis al li, kvazaŭ io kuŝus sur lia brusto Z.
5 Verbo uzata por kunigi la predikativon kun la subjekto: riĉeco estas frato de fiereco; pri havo najbara oni estas malavara Z. Rim. La esprimo tio estas, ofte mallongige skribata t.e., estas ordinare uzata adv-e, samsignife kiel nome 2: la simpla esperantisteco, t.e. la simpla lernado k uzado de E., neniun devigas aliĝi al ia ideo Z; la akuzativo montras direkton, t.e. movadon al ia loko Z; por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. dek frankojn Z; por esprimi direkton ni aldonas la finaĵon n, t.e. la finaĵon, kiu signas la akuzativon.
6 Verbo uzata por enkonduki participan adj-on: dum via servanto estis faranta tion k alion, tiu malaperis X; alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro Z; kiam Boaz estis manĝinta, li iris por kuŝiĝi X; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita Z; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj, sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn Z.
esto. La plej ĝenerala ideo de io, kio estas: nenia esto sen rilatoj; la esto k la neesto; la dramo, kies celo estas montri al la virto ĝian propran eston Z.
estado
1 Ekzistado, stato de tio, kio estas.
2 Ĉeesto: vidi vin en Ĝenevo, kie via estado povus esti tre grava Z; dum 5 1/2 jaroj de mia estado en universitato Z.
estadi. Daŭre aŭ ripete esti: mi preskaŭ nenie estadis Z (vizite).
estaĵo
1 Ĉio ajn, kio iel ekzistas: ĉiu viva estaĵo Z; ĉiela estaĵo Z; tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj estaĵoj Z; velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo X.
2 Io vivanta, persono: en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan estaĵon! Z; la estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo Z; ĝi certe estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo, kiel mi Z.
estanteco
1 La tempo, kiun ni konscias nek kiel pasintan, nek kiel venontan, sed kiel estantan inter ambaŭ.
estebleco. Ebleco, ke io estas.
esteco Z
1 Ecaro de io ekzistanta.
2 Jura eco, socia funkcio: en mia esteco de urbestro mi deklaras vin edzoligitaj.
estigi. Fari, ke iu aŭ io estu: tiu parolo estigis grandan tumulton; en Jerusalem mi estigos mian nomon X; mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj Z; la farinto k estiginto de la tero X; tio estigos, ke li bankrotos. ☞ naski, kaŭzi, krei, produkti, okazigi, starigi.
estiganto ∆ Generanto 1.
estinta
2 Λ Preterita: participo aktiva, pasiva estinta Z.
estinteco
1 La tempo, kiun ni konscias kiel pasintan: en la estinteco, ofte okazis, ke […].
2 La tuto de la antaŭaj travivaĵoj: la sola postsigno de sonĝosimila malaperinta estinteco Z. ☞ paseo.
★estonta
1 Ankoraŭ ne estanta: en la estonta tempo Z; liaj estontaj bogepatroj Z; E., la estonta lingvo de la tuta mondo Z; vivi de estontaj enspezoj Z.
2 Λ Futura: la tempo estonta akceptas la finiĝon os Z.
estontaĵo. Io, kio okazos: mi anoncas antaŭe la estontaĵon X.
estonteco
1 La tempo, kiun ni konscias kiel venontan: la plej proksima estonteco Z; li esploradis la estontecon X (provis ĝin diveni); vi parolis eĉ por la malproksima estonteco X.
2 La estonta sorto: tiu, kiu havas dubojn pri la certa estonteco de nia afero Z; ne ekzistas sanktuloj sen estinteco, nek krimuloj sen estonteco; kiam mi rigardas mian infanon, kiam mi pensas pri ĝia estonteco Z; saĝo k scio estas la garantiaĵo de via estonteco X; pensoj pri trankvila estonteco B.
3 Λ Futuro.
estulo. Estaĵo 2.
alesti (ark.), apudesti, ĉeesti. Esti en tiu loko, kie io okazas: inviti iun alesti al la prezentado Z; kian ĝojon alportas vortoj de amiko apudestanta! Z; ĉeesti en kunveno; (tr) ĉeesti kunvenon. ☞ partopreni.
alesto (ark.), ĉeesto. La fakto, ke iu alestas; stato de ĉeestanto: peti permeson skribi ĉe via alesto linieton al mia edzino Z; klarigi la aferon en ĉies alesto Z; en ĉeesto amata, en forest’ insultata Z; en la ĉeesto de iu Z.
ĉeestantaro. La tuto de tiuj, kiuj ĉeestas.
ĉieesta. Kapabla esti en ĉiu loko samtempe: Dio estas ĉieesta spirito; (f) la ĉieesta bildo de la amata.
ekesti. Komenci esti.
enesto, enestado. La fakto, ke iu estas en io: la dogmo pri la reala enestado.
foresti. Ne esti en la loko, kie io okazas: se forestas la suno, sufiĉas la luno Z; mi forestos tri semajnojn; la tieaj gemastroj forestis Z; kie estas Ludoviko? Forestas!; forestanto ĉiam estas malprava Z; li indignis, ke forestas justeco X.
foresto, forestado. Stato de forestanto: lia foresto estis tre rimarkita; mia vertiĝo antaŭ la morto, antaŭ tiu foresto de ĉio, kiu estos mia foresto for de ĉio; oni juĝos ilin en foresto Z.
malesti (ntr) Foresti, dum oni devus ĉeesti: mi esperas, ke ĉiu vera esperantisto ne malestos en tiuj ĉi nomaroj Z.
malesto. Manko: malesto de rimedoj devigis nin interrompi la eldonadon Z; la malesto de mia presita aprobo sur la verko ja tute ne signifas, ke […] Z.
neesto. La fakto, ke iu aŭ io ne estas, ne ekzistas: la neesto de Dio; kontraŭ neesto ne helpas protesto Z.
spiritĉeesto. Kapablo reagi tuj plej oportune: la juna oficisto ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri: «Tio estas veto!» Z.