PIV · 376
aktual⁴a
aktual4a
1 Efektive ekzistanta en la nuntempo: potenciala signifo de vortkunmeto, kiu fariĝas aktuala dank’ al la kunteksto.
2 Interesanta pro la nuntempeco: verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj Z; la problemo estas aktuala, tre grava por la mondo Z; la televidaj aktualaĵoj; la aktualeco de la klopodoj por la L.I..
aktualismo ⊕ Teorio, laŭ kiu la leĝoj de la nunaj geologiaj fenomenoj valoris ankaŭ en la pasinteco: hodiaŭ la aktualismo venkis la katastrofismon, eĉ se la ekzisto de katastrofaj eventoj ne povas esti neata. ☞ katastrofismo.