← Reen al A

PIV 2020 · 375

aktor¹o

aktor1o 🎭 Tiu, kiu ludas rolon en teatraĵo, filmo ks: la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, por dramoj sendividaj k por poemoj senfinaj Z; la ludo de l’ aktoroj Z; (f) ŝi ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco. stelulino, histriono.
aktori. Ludi kiel aktoro: li aktoris en «Hamleto».
aktorado. Ago de ludanta aktoro, maniero aktori: ŝia aktorado estas tro afekta.
filmaktoro. Aktoro, kiu ludas en filmo.