PIV 2020 · 374
★aktiv/a
★aktiv/a
1 Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion: aktiva membro de UEA; aktiva loĝantaro (tiu parto de la loĝantaro, kiu kapablas labori); aktiva firmano (kiu partoprenas en la administrado); ⊕ aktiva marĝeno; 🔭 aktiva galaksio; (analoge) la aktiva vivo (dum kiu individuo kapablas labori); aktiva militservo (dum kiu civitano efektive deĵoras en armeo; ☞ rezervo).
2 Plena je vigleco k energio; multe aganta: li estas tiel aktiva, ke li apenaŭ dormas; aktiva komercisto; (analoge) aktiva propagando, trafiko.
3 Rezultodone, energie efikanta: aktiva kuracilo; aktiva pruvo de kompato Z; estis inter ili multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio Z.
4 Λ Esprimanta procezon plenumatan de iu aŭ io, reprezentata per la sintaksa subjekto: «amanta» estas participo aktiva; ĉu la verbo estas aktiva aŭ ne Z.
5 Uzanta instrumetodon, per kiu oni igas la infanojn efektive partopreni en sia propra edukiĝo.
6 £ Koncernanta la pozitivajn partojn de proprieto, entrepreno ks: aktiva ŝuldo.
aktivo
1 Aktiveco.
2 Λ La aktiva voĉo de verbo.
3 £ Tuto de la varoj k de la posedataj aŭ ricevotaj sumoj: la aktivo de tiu banko malsuperas ĝian pasivon. ☞ valuto, havo.
aktivi (ntr) Esti produktanta, efikanta, funkcianta: li aktivis en la Rezistado.
aktivaĵo £ Ĉiu elemento de aktivo 3.
aktivaĵoj. Aktivecoj.
aktiveco. Eco de iu, io aktiva: oni admiris la aktivecon de la ĝenerala sekretario.
aktivecoj. Tuto de ies agoj: koncizaj informoj pri la aktivecoj de SAT.
aktiviĝi. Iĝi aktiva.
aktivismo
1 Σ Politika sinteno, kiu rekomendas la rektajn agadon k propagandon.
2 Φ Pragmatisma doktrino, rigardanta la veron afero de vivo k agado, multe pli ol de intelekto.
aktivulo. Tiu, kiu aktivas en organizaĵo, partio ks: mediaktivulo (kiu aktivas por la defendo de la naturo k de la vivmedio, kontraŭ diversaj formoj de poluado).
retroaktiva Z. Valida por la tempo antaŭa al la koncerna decido: tiu dispozicio retroaktive efikas de la unua de Januaro 99; ⚖ leĝo ne havas retroaktivan efikon.