← Reen al A

PIV 2020 · 297

★akcel/i

akcel/i (tr)
Kreskigi la rapidon de korpo aŭ atomoj: akceli movon; movo unuforme akcelata; akceli la peladon de motoro, de raketo.
Plirapidigi komencitan agon: akceli la iradon de la naturo Z; akceli kemian reakcion; febro akcelas la pulson; akceli la marŝon de trupo, la kadencon de danco; akceli la evakuadon de la vunditoj; ili akcelis la malfeliĉon Z.
(f) Plifruigi: akceli tion, kio min minacas? Z; ni devis akceli nian revenon hejmen; per dubo ni akcelas danĝeron Z; tio nur akcelos la ruinon de la imperio B.
(f) Progresigi, antaŭenigi: la aliĝo de scienculoj forte akcelus la progreson de E. Z; ĉion, kio akcelas fratecon inter la homoj, ni salutados ĉiam kun ĝojo Z; juĝisto celanta justecon, akcelanta la veron X.
akcelo, akcelado
Variado de la rapido en la tempunuo: centripeta, tanĝa, gravita akcelo.
Plirapidigo de fenomeno, ago ktp: tro rapida akcelo ne kondukas al celo Z; akcelado de la kora ritmo; postuli akceladon de la laboroj, de la laborkadenco; (f) akcelado de la historio (ekde la fino de la 18a jc, pli rapida sinsekvo de la politikaj k ekonomiaj transformiĝoj).
(f) Stimulado, favora helpo: la artoj ricevis grandan akcelon dum tiu epoko; societo por la akcelado de la sciencoj.
akcelanto Substanco kiu akcelas reakcion. katalizanto.
akceliĝi. Moviĝi, antaŭeniri aŭ progresi pli rapide.
akcelilo
Pedalo, regulanta la kvanton de allasata benzino k sekve la rapidecon de la motoro: premi la akcelilon. Sin. gaspedalo.
Maŝino, per kiu elektronoj aŭ jonoj estas akcelataj: linia akcelilo (akcelilo, en kiu la partikloj moviĝantaj tra serio da tuboj rektlinie aranĝitaj estas akcelataj per elektraj kampoj intertubaj, oscilantaj samfaze kun la pasado de la partikloj de unu tubo al la sekvanta). ciklotrono, betatrono, sinkrotrono.
malakceli
Malkreskigi la rapidon de korpo aŭ atomo: malakceli la movon; kemia malakcelanto ( katalizanto).
(f) Malhelpi, bremsi, prokrasti: tiaj iniciatoj povas nur malakceli nian progreson.
malakcelado Negativa akcelado de movado.