PIV 2026 · Artikolo 11904
pedalo
Derivaĵoj en la artikolo 5
pedalo peco de meĥanismo, kiun oni movas per la piedo: pedalo de piano pedalo de orgeno pedalo de harpo pedalo de biciklo ➞ pedaltono.
pedali ntr movi pedalon per la piedo.
bremsopedaloVETU pedalo por funkciigi la bremson de aŭto.
gaspedalo VETU akcelilo.
kluĉpedalo VETU pedalo por regi la kluĉadon de la aŭta motoro kun la radoj.
sordinpedalo MUZI de piano pedalo, kiu funkcias kiel sordino.