← Reen al T

PIV 2020 · 15789

★ton/o

ton/o
𝅘𝅥𝅰 Muzika sono kun difinita alto: la tonoj de orgeno Z, de fortepiano B, de la homa voĉo B; la fluto krevis ĉe la unua tono Z; sonu plue, vi, tonoj de la bela ĉaskorno! Z; mia animo fandiĝis, kiel la tonoj de enamiĝinta najtingalo Z; Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj Z. noto, sono, tembro.
(evi) = plenduto.
= toniko k tonalo: karakteron al kanto donas la tono Z; (f) doni la tonon Z (havi la ĉefan voĉon).
Nuanco de la voĉo, maniero alparoli, per kiu oni esprimas siajn sentojn: la tradicie kanta tono, per kiu la Hagado estas legata Z; paroli kun aŭtoritata tono Z; ŝi diris per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrate Z; de viaj lipoj neniam sonu tono de sufero! Z; (f) mi ricevis vian leteron k ĝia kolera tono min mirigis Z; pardonu pri la maldolĉa tono de mia letero Z; mi certe penus, ke la tono de la recenzo estu alia Z.
Nuanco, brileco de koloro: atlasa robo kun tono de la mortintaj folioj; varmaj tonoj de pentraĵo.
Λ Relativa alto de silaba vokalo: la tono havas en iuj lingvoj leksikan valoron; suprena, malsuprena, cirkumfleksa tono; la ĉina estas tonlingvo. tonemo.
tonigi
Doni pli brilan tonon al koloro.
📷 Ŝanĝi la koloron de fiksita fotografaĵo per kemia likvo: toniga bano.
tonalto. Piĉo .
duontono
(evi) = duonduto.
Nuanco inter hela k malhela koloro.
kromtono 𝅘𝅥𝅰 Iu kroma sono, kies frekvenco estas pli-malpli oblo de la baza tono. harmono.
mistono (pf) Erara tono.
pedaltono 𝅘𝅥𝅰 Daŭra tono en basa parto.
sentona. Ne havanta brilan nuancon.
unutona
Aŭdiganta ĉiam la saman tonon 1: la unutona murmurado de la vento.
Vidiganta ĉiam la saman tonon 5. monotona.
bontona. Tia, ke en ĝi regas plaĉa, deca kondutmaniero: li estis en bontona societo Z.