← Reen al H

PIV 2020 · 5700

harmon/o

harmon/o 💡 𝅘𝅥𝅰 Oscilo, kies frekvenco estas entjera oblo de la baza frekvenco.
harmona
Rilata al harmonoj: harmona analitiko (analizo k sintezo de osciloj per harmonoj); harmona meznombro, vico.
= harmonia.
unuharmona Unuharmona oscilado estas pure sinusoida oscilado.
neharmoneco 𝅘𝅥𝅰 Akustika propreco, laŭ kiu la flankaj vibradoj ne estas la ekzaktaj harmonoj de la bazfrekvenco, sed partotonoj karakterizaj de ĉiu instrumento korda aŭ blova.