PIV 2020 · 5701
harmoni¹o
harmoni1o
1 Aro da sinsekvaj (en poezio) aŭ samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo: muzika harmonio; harmonio de voĉoj, de versoj, de propraj nomoj; mi tute ne komprenas uzi la klapojn (de fluto), por elvoki ian harmonion Z. ☞ akordo, belsona, melodieco.
2 (f) Ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj: harmonio de koloroj, de formoj, de gestoj; harmonio de la vizaĝaj trajtoj. ☞ ordo, proporcio, simetrio.
3 (f) Akordo de la sentoj inter pluraj personoj: en malsata familio mankas harmonio Z; en nia societo plene regas harmonio B; li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj Z; la prudento kun la sango en tia bona harmonio vivas Z; fasko da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de kvieta harmonio Z; difekti, rompi la harmonion. ☞ konkordo, konsento, paco.
harmonia. Karakterizata de harmonio: harmoniaj kantoj, trajtoj de vizaĝo; belaj k harmonie interkonformigitaj objektoj Z; ŝafaro harmonia lupon ne timas Z; vivi inter si harmonie Z; ∆ harmonia funkcio (rilata al harmonio 2, pli precize plenumanta la ekvacion de Laplaco).
harmonia minora gamo 𝅘𝅥𝅰 Minora gamo kun diesigita kondukanto.
harmonii (ntr) Esti en harmonio: niaj animoj tiel harmoniis! Z; la kalendaro estas homa elpenso kiu ne harmonias kun la naturo Z; tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito k nobeleco Z; la tapetoj bone harmoniis kun la meblaro.
harmoniigi. Meti en harmonion: harmoniigi la kolorojn de brodaĵo.
misharmonia, neharmonia. Malplaĉa pro manko de harmonio.
harmoniscienco 𝅘𝅥𝅰 Scienco pri la aranĝo k kombinado de la akordoj.