PIV 2020 · 8294
konkord³o
konkord3o. Kora aŭ morala plena akordo; harmonio de sentoj k opinioj inter pluraj personoj: en (nia) afero konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso Z; laboru ĉiam en ordo k konkordo Z; kie regas konkordo, regas ordo Z. ☞ konsento, simpatio.
konkordi (ntr) Esti en konkordo: feliĉa la familio, kies ĉiuj anoj konkordas!.
malkonkordo. Manko de akordo inter la sentoj k opinioj de pluraj personoj: konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas Z; pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo Z. ☞ diskordo.