← Reen al P

PIV 2020 · 11550

★pac/o

pac/o
Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia: se vi volas pacon, preparu pacon; se paco ĉiam ambaŭ la popolojn ligu plej trankvile […] Z; li sukcesis do akiri la pacon por la Samosanoj K; Mi donos pacon al via lando X; li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj X; en tempo de paco; rompi la pacon; armita paco (dum kiu ĉiu sin pretigas por milito); packondiĉoj, packontrakto.
Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento: por interna paco en ia lando […] Z; ni kreis pacon k unuecon Z; geedzoj en paco vivas en reĝa palaco Z; paco estu inter viaj muroj! X; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon N; ili foriris de li en paco X; iru en paco! Z; (f) paco estu en la arbaro! Z. akordo, harmonio, konkordo, konsento.
Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks: miaj instruoj […] akirigos al vi jarojn de vivo k paco X; mia animo estis forpuŝita for de paco, bonstaton mi forgesis X; kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo Z; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto Z; (f) paco al lia cindro! Z (li ripozu trankvile!).
paca
Estanta en paco 12: ili estas pacaj kun ni Z; pacaj kunvenoj, diskutoj; kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj X.
Celanta pacon: nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos Z; pacaj paroloj.
Ne maltrankviliganta la animon: lasu min en vivo paca! K; paca silento, ke ne blovas eĉ vento Z; ŝi ankaŭ iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo Z; Paca Oceano (Pacifiko). kvieta, serena.
pace. En paca maniero: pace ripozi; estis pace k trankvile en la buduareto; ĉiujn dubajn demandojn […] solvu ĉiam pace per regula interkonsiliĝo Z.
pacema. Inklina esti paca: neincitiĝema, pacema karaktero.
pacigi
Fari iu(j)n paca(j): federaciismo estas la sola rimedo por pacigi Eŭropon; kiam al la Eternulo plaĉas homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li X; feliĉaj estas la pacigantoj! N; (f) pacigi la logikon kun la tradicio Z, la prudenton kun la rimo.
Ĉesigi ion, kio kontraŭstaras la pacon: pacigi malpacon Z, kverelon, ribelon.
paciga. Tia, ke li, ŝi, ĝi starigas pacon: paciga juĝisto; pacigaj admonoj.
paciĝi. Iĝi paca: Di’ k pekulo paciĝas en sincero Z; unue paciĝu kun via frato k poste venu k prezentu vian oferon N; (f) li forflugis, k la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi Z; mi ne povas paciĝi kun tia ideo!.
paciĝo. Aranĝo paca, interkonsento: venas paciĝo post malpaco Z; juĝo komencita paciĝon ne malhelpas Z.
pacismo. Pacifismo.
pacisto. Pacifisto.
paculo. Homo, kiu vivas en paco aŭ ŝatas, deziras pacon.
interpaco. Provizora paco inter du militoj, konfliktoj ks.
interpacigi. Pacigi reciproke: religia unuiĝo, kiu interpacigus ĉiujn ekzistantajn religiojn Z.
malpaco. Rilato inter du aŭ pluraj personoj aŭ homgrupoj, karakterizata de malamikaj agoj, paroloj aŭ intencoj: la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon «homo» pli alte ol la nomon de gento Z; demando, kiu vekis tiom multe da disputoj k malpaco inter la E-istoj Z; fari savantan oferdonon al la dio de malpaco Z; ili ne plu semos inter vi malpacon Z; ia malpaco inter mi k la organizantoj Z; mi ne volas komenci malpacon pro tio Z; malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo Z; konsento konstruas, malpaco detruas Z; neniam okazis inter ili ia malpaceto Z. milito, malkonsento, malkonkordo.
malpaci (ntr) Esti en stato de malpaco: pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci Z; pro limoj k baroj malpacas najbaroj Z; malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi Z; (abs) estintaj amikoj plej kruele malpacas Z; ne eterne Mi malpacas X; se silentas draŝejo, malpacas loĝejo Z (pro malsato).
malpacema. Inklina al malpaco: malpacema edzino estas kiel konstanta gutado X.
malpacigi. Fari malpaca(j): la tro nepreciza vorto «popolo» […] ofte malpacigas inter si la filojn de la sama lando Z.
malpaciĝi. Komenci malpacon kun iu(j): pro tio ili malpaciĝis Z; malpaciĝinta frato X.
repacigi. Meti denove en pacan staton: repacigi la koleran Dion K; malsaĝulo malpacigis k dek saĝuloj repacigi ne povas Z; ni estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia filo N; timu lupon edukitan k malamikon repacigitan Z; ĉu eblos repacigi la popolojn de eksa Jugoslavio? M; nerepacigebla opoziciulo.