PIV · 8374
★kontrakt/i
★kontrakt/i ⚖
1 (pri) Interkonsenti, per interŝanĝo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj k devoj de la respektivaj partioj: kontrakti kun iu pri io; kontrakti pri rajtoj de komercado.
2 (tr) (evi) Aranĝi en formo de kontrakto: kontrakti liveradon por la armeo B.
kontrakto. Jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn k devojn: kontrakto pri vendo, pri farmoluo, pri donacoj, pri edziĝo. ☞ konvencio.
kontraktanto. Persono aŭ organizaĵo kiu subskribas kontrakton: la Altaj Kontraktantoj (ŝtatoj, partoprenantaj en traktato).
kontraktaro. La tuto de kontraktoj, ekz. de asekuristo.
laborkontrakto. Kontrakto, laŭ kiu la laborprenanto devontigas sin fari laboron en la servo de la labordonanto kontraŭ salajro.