PIV 2020 · 8221
★kondiĉ/o
★kondiĉ/o
1 Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io: unueco estas la ĉefa kondiĉo de nia sukceso; fari el io la unuan kondiĉon de io Z; la kondiĉoj de bona regado; plenumi la kondiĉojn postulatajn por konkursi; la kondiĉoj (donitaĵoj) de problemo; necesa k sufiĉa kondiĉo; ĉe egalaj kondiĉoj.
2 Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de aranĝo, kontrakto: diskuti la kondiĉojn de pactraktato, de domaĉeto; meti al io la kondiĉon, ke […] Z; sub la kondiĉo de alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn Z; kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj Z; li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton «kaj» Z. ☞ klaŭzo.
3 (ordinare: plurale) Ĉiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiuj persono aŭ objekto estas submetata, k de kiuj dependas lia aŭ ĝia stato: reguligo de la kondiĉoj de la vivo Z; batalado kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado Z; samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj Z; planto elmetita al favoraj kondiĉoj de temperaturo; la ekonomiaj kondiĉoj; esti en bonaj, mizeraj kondiĉoj, por efike labori.
kondiĉa
1 Dependanta de kondiĉo: kondiĉa promeso B, aĉeto.
2 Interkonsentita, konvencia: la oferoj estu enportataj ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj Z; la L.I. prezentas pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado Z.
3 Esprimanta kondiĉon: kondiĉa modo (kondicionalo).
kondiĉe, ke. Kunmetita subjunkcio, signifanta «kun la kondiĉo, ke»: ili fariĝis Esperantistoj, kondiĉe, ke en E. estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj Z; mi venos, kondiĉe ke la vetero estos bela B; mi pardonos, kondiĉe ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon. ☞ se, supoze ke.
kondiĉi (tr)
1 (iu) Meti kiel kondiĉon en kontrakto, trudi kiel kondiĉon: la arbitracio povas esti petata, aŭ kondiĉita per antaŭa traktato.
2 (io) Kuntreni, sekvigi kiel kondiĉon: la aliĝo al la societo kondiĉas la akcepton de ĝia statuto.
senkondiĉa
1 Ne dependanta de ia kondiĉo, nepra: senkondiĉa aliĝo, utilo Z; konfidi al iu plene k senkondiĉe Z.