← Reen al K

PIV · 8345

konstituci²o

konstituci2o
Σ Tuto de bazaj normoj pri la ŝtatorganizo k tre ofte pri la fundamentaj liberecoj, rajtoj k devoj de la civitanoj: la Usona konstitucio (1787).  konstitucirompo.
La akto mem, kiu enhavas tiujn normojn: submeti novan konstitucion al referendumo.
Tuto de la korpaj ecoj de individuo, rilataj al ties strukturo k proporcioj: fortika, debila konstitucio. Sin. kompleksio.
(evi) = strukturo.
konstitucia
Rilata al konstitucio: la konstituciaj leĝoj, rajtoj; konstitucia iniciativo.
Regata laŭ konstitucio: monarkio konstitucia.
konstitucii (ntr) Redakti konstitucion: konstitucianta kunveno.
konstitucianto. Membro de konstitucianta kunveno.
kontraŭkonstitucia. Tia, ke la konstitucio tion ne permesas: kontraŭkonstitucia aresto.