← Reen al S

PIV · 14899

struktur¹o

struktur1o 💡
Maniero, en kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, petro, organismo, histo aŭ la diversaj eroj de kemia substanco: mi konas la strukturon de la ĉiela firmamento B; substancoj de fajna strukturo; konservas eĉ karbo la strukturon de l’ arbo Z; la ornamaĵoj devas emfazi, ne kaŝi la strukturon de la kupolo; strukturo de atomo, kristalo, mineralo, petro (ekz. grajna strukturo), tereno, terglobo; mikrostrukturo, makrostrukturo; strukturo de la homa korpo, organo, histo, ĉelo. teksturo.
🅢 Maniero, en kiu la diversaj partoj de homa kreaĵo, socio, verko ks estas kunaranĝitaj en unu tuton: la agrara strukturo de Hispanujo; administracia, ekonomia, socia strukturo; travidebla estas la strukturo de tiu poemo; frazo de malstrikta, senrigora strukturo; originala strukturo de E..
struktura. Rilata al strukturo: strukturaj reformoj en ŝtato.
fajna strukturo Maldegeneriĝo de kvantumstatoj pro relativecaj efikoj.
strukturi (tr)
Doni strukturon al io: via tezo ne estas sufiĉe forte strukturita; la strukturado de teritorio en ekonomia unuopo.
💻 Prepari 5.
infrastrukturo. Vd infra.
strukturismo 💡 (sociaj sciencoj) Sciencoteorio, kiu eliras de sinkrona rigardomaniero k celas difini la homajn faktojn rilate al k depende de struktura tutaĵo k klarigi ilin per matematikaj modeloj.
bendostrukturo Strukturo de energibendoj en kristalo.
datenstrukturo 💻 Maniero aranĝi kolekton da datenoj en komputila memoro. tabelo, listo.