PIV · 12702
★prepar/i
★prepar/i (tr)
1 Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi: se vi volas pacon, preparu pacon; prepari la vojon al la estonteco; prepari malicon en sia koro X; kion, reĝo, vi nun por ni silente en la koro preparas? Z; jes, sci u, reĝo, estas preparata sekreta trompo Z.
2 Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata: prepari al si provizon da ligno Z; por la unua kongreso mi preparis du tre gravajn projektojn Z; preĝon faru, sed farunon preparu Z; super karboj k en vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj Z; dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo: kiam la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo Z. ☞ pretigi.
3 Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon ks: sin prepari por la diskuto, al skermado Z, al la salto B; ĉevalo preparata por la tago de milito B; por fari nepreparite eksperimenton Z; baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco Z. ☞ agordi, trejni.
4 (pasive) Atendi, antaŭvidi: mi estis preparita, ke mi trovos la tutmondecon de Volapük malforta Z; oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo Z.
5 💻 Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn k informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato k mastruma sistemo: prepari, reprepari disketon. Sin. strukturi. ☞ datenaranĝo.
preparo. Ago de tiu, kiu preparas: ne valoras la faro la koston de l’ preparo Z; mekanika preparo de minaĵo (pecetigado, selektado ktp); preparo al la komunio, pri ekzameno; estas farataj nun preparoj por eldonado de gazetoj en la E-a lingvo Z.
prepara. Rilata al preparo: klaso prepara al bakalaŭreco; preparaj klopodoj, kursoj.
prepariĝi
1 Iĝi preparata: prepariĝas gravaj okazaĵoj, diplomatia krizo.
2 Sin prepari: ĉiu E-isto komencas prepariĝadi al la kongreso Z; infano prepariĝanta por sankta festo Z.