PIV · 3248
disk¹o
disk1o
1 ⛷ Metala ronda plato, kiun la helenoj uzis en la ĵetludoj; nun la samo, pezanta 2 kg.
2 Ronda plato, sur aŭ en kiu estas registritaj sonoj aŭ bildoj, efektivigeblaj per disklegilo: aĉeti diskojn de dancmuziko; aŭdigi diskon; diskovendejo, diskoturnilo, diskoĵetanto.
3 Objekto en formo de disko: la disko de la suno Z, de la luno Z, de damludo, de fervoja signalo.
4 ∆ La aro de ĉiuj punktoj en ebeno, kies distanco al fiksa punkto (la centro) malsuperas (alternative: ne superas) donitan nombron (la radiuson). ☞ cirklo.
5 💻 Ronda plato, uzata por teni datenojn magnete aŭ optike legeblajn: komputila disko; magneta, optika, fiksita, ŝanĝebla disko; laserdisko; prepari diskon; registri, skribi datenojn sur diskon. Sin. datendisko. ➞ dosiero.
6 💻 Ekstera memorilo, kiu funkcias per integra, neŝanĝebla disko 5: tekokomputilo kun centgigabajta disko.
ebonita disko, vinila disko. Pasinteca disko 2, resp. el ebonito aŭ el vinila aŭ simila plasto, en kiuj sonoj estas analoge registritaj en sulkaj trakoj. ➞ gravuri.
elcentra disko. Disko, fiksita sur rado, sed ne samcentre, k tial funkciiganta levilon ĉe ĉiu rotacio de la rado.
intervertebra disko ❤ (disci intervertebrales) Ĉiu el la diskoformaj kartilagoj, troviĝantaj inter la diversaj vertebroj: diska hernio, mislokiĝo.
kompakta disko. Optika disko, ĝenerale kun muziko; mll: KD: eldoni kompaktan diskon.
optika disko. Disko 2, optike legebla per lasero.
diskejo. Diskoteko.
diskestro. Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj aŭ aliaj registraĵoj en diskoteko, radioelsendo ks.
disketo 💻 Malgranda ŝanĝebla disko 5, ĝenerale uzata por teni malofte uzatajn datenojn aŭ transporti datenojn.
diskilo, diskaparato 💻
1 Aparato aŭ organo por uzi diskon 5.
2 = disko 6.
diskingo 💻 Fendo en diskaparato, en kiun oni metas disketon.
diskoteko Vd teko 4.
subdisketo. Metala peco, kiun oni metas sub la kapon de ŝraŭbo.
celdisko. Ronda tabulo, kun samcentraj cirkloj, al kiu oni celas per pafilo, arko ks.
ciferdisko. Diskoforma parto de aparato, gradigita ĝenerale per ciferoj, kiun oni turnas por kunmeti kodon: monŝranko kun ciferdiska seruro; ciferdisko de pasinteca telefono.
datendisko 💻 Disko 5.
sferdisko ∆ Kaloto.
videodisko. Optika disko kun bildoj k muziko.