PIV 2026 · Artikolo 6141
hokeo
Derivaĵoj en la artikolo 5
hokeo SPOR ĉiu el diversaj sportoj, en kiuj du teamoj penas per kurbaj bastonoj bati pilkon aŭ diskon en kontraŭan golejon.
hokeilo kurba bastono uzata en hokeo.
gazonhokeo speco de hokeo sur tereno, kun malmola pilko kaj teamoj el po dek unu homoj.
rulhokeo speco de hokeo kun teamoj el po kvin homoj kun rulglitiloj.
subakva hokeo speco de hokeo en naĝejo, kun teamoj el po ses homoj.