PIV · 10775
★naĝ/i
★naĝ/i (ntr)
1 (pp animalo) Translokiĝi sur aŭ en la akvo per movoj de membroj aŭ de korpoparto: kankroj naĝas retroe; per la piedoj k per unu brako li penis naĝi antaŭen Z; naĝi malproksimen sur la maro Z; naĝi sur la brusto, flanko, dorso, tra rivero, kun la tajdo, kontraŭ la fluo, unu mejlon; li naĝas kiel ŝtono; fiŝo granda naĝas profunde Z (pf: por granda celo, grandaj rimedoj).
2 (io) Flosi: lago kovrita per naĝantaj folioj Z; ĉirkaŭe naĝis montoj da glacio Z; sovaĝaj anasoj peze k dormeme naĝis sur la akvo Z; kadavroj naĝis en la rivero; (analoge) la nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene k vespere Z; (f) en liaj okuloj kvazaŭ naĝis feliĉaj rememoroj k antaŭsentoj. Z. ☞ flugi, ŝvebi.
3 (f) Troviĝi en ia likvo pli-malpli abunda: la mortigito naĝis en sia sango; makaronioj naĝantaj en varma butero; la supo kun […] naĝantaj buletoj Z; (f) naĝi en riĉaĵoj Z, en plena feliĉo.
naĝo. Ago de tiu, kiu naĝas: fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo Z; subakva naĝo.
naĝa. Rilata al naĝo: la naĝa aparato de polpo.
naĝadi. Longe aŭ kutime naĝi: ŝi naĝadis renkonte al la vikingo, kiam lia boato estis alproksimiĝinta Z; kiam ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj k kantadis Z.
naĝarto Z. Naĝado 2.
naĝejo. Loko, pretigita por naĝado en parko, urbo k.a..
naĝilo ♉
1 Membro de fiŝo, uzata kiel puŝilo k direktilo dum naĝado.
2 Dorsa aŭ anusa kilo de fiŝoj, subtenata de ostaj radioj.
3 ⛷ Kaŭĉukaj duonŝuoj kun larĝa surfaco, por helpi al subakva naĝado.
naĝisto. Homo, kiu praktikadas la naĝan sporton: li estis bona naĝisto Z; ⚔ batalnaĝisto.
alnaĝi (tr) Atingi, naĝante: alnaĝi la kontraŭan bordon de rivero; tien ĉi alnaĝis la virineto Z; la fiŝo alnaĝadis al la vitraj muroj Z; (f) per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino Z.
elnaĝi. Eliĝi, naĝante: ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro Z; nur lia kapo elnaĝis plu; (f) multe elnaĝis en ĝia memoro Z.
fornaĝi. Foriĝi, naĝante: la ligna ŝuo fornaĝis Z; tiam ŝi fornaĝis k kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj Z; (f) antaŭaj kutimoj k sentoj fornaĝis en neatingeblan malproksimon Z.
subnaĝi. Subiĝi, naĝante: ŝi subnaĝis profunde en la akvon Z.
suprennaĝi. Veni supren, naĝante: (per miraklo) la hakilo suprennaĝis X; ofte la kvin fratinoj suprennaĝadis en unu linio super la akvon Z.
surnaĝi. Resti sur la supraĵo de akvo: laŭ la specifa pezo unu korpo surnaĝas, ŝvebas aŭ subiĝas.
tranaĝi, transnaĝi (tr) Trairi, transiri, naĝante: la hund’ kun granda pec’ vianda riveron estis tranaĝanta K; Bajrono tranaĝis Dardanelojn; nek transnaĝeble, nek transireble Z.