← Reen al M

PIV 2020 · 10138

★membr/o

membr/o
Ĉiu el tiuj kvar moveblaj elstaraĵoj de la korpo ĉe homo k ceteraj vertebruloj, kiuj estas kunigitaj kun la trunko per artiko: la supraj (brakoj) k malsupraj (gamboj) membroj de homo; la antaŭaj k postaj membroj de bruto; ĉiuj liaj membroj ektremis; ŝiaj membroj bezonis ripozon Z.
Movilo de anelidoj k artropodoj. anteno, cilio, pseŭdopodo.
Ĉiu movebla parto de la korpo, escepte de la kapo: la petola membro (lango); la seksa membro Z (peniso); estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj (t.e. la okulo) pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en gehenon Z. apendico.
(f) Ano de societo, partio, familio, eklezio ks: aktiva membro de ia juĝantaro Z; li estas membro de la Parlamento; nia societo havas 500 membrojn B; membro de la Akademio Z; viaj korpoj estas membroj de Kristo N; membroj de ilia propra nacio Z.
(f) Aparta, necesa difinita ero de tutaĵo: membro de frazo, de periodo; membro de ekvacio (ĉiu el la du partoj ĉiuflanke de la signo de egaleco); membro de progresio B.
membraro
Tuto de la membroj de homo aŭ besto.
Tuto de la membroj de organizaĵo.
membreco. Eco de membro de organizaĵo.
dismembrigi. Dividi laŭ difinitaj partoj: dismembrigi beston, frazon, vorton; mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn Z.
dismembriĝi. Dividiĝi laŭ difinitaj partoj: mi alkonformigis la dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj Z.