PIV 2020 · 3652
★ekstrem/a
★ekstrem/a
1 Tia, ke ĝi troviĝas plej malproksime, absolute ĉe la fino: la ekstrema oriento; la ekstrema limo de la vinberkultivo; deputito el la ekstrema maldekstro; ĉe la plej ekstrema maro Z; de la ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj Z. ☞ lasta.
2 Tia, ke ĝi atingas sian plej altan gradon: ni sentas nek la ekstreman varmon, nek la ekstreman malvarmon; ekstrema plezuro, doloro; ekstrema aĝo, maljuneco; ŝi montris ekstreman ĝenatecon; lia indulgemo estis ekstrema. ☞ ekscesa.
3 Tia, ke oni ne povas trovi pli gravan: ekstrema danĝero; helpo en la ekstrema bezono Z; kazo ekstrema (☞ kriza); mi troviĝas en situacio ekstrema Z; (analoge) uzi ekstremajn rimedojn; mia koro min pelos al la plej ekstremaj decidoj Z; prezenti ekstremajn postulojn. ☞ urĝa, drasta, malmodera.
ekstreme. En ekstrema maniero: ekstreme talenta junulo; Mergenj ekstreme koleris B; ni ekstreme bezonas plenan vortaregon Z;
3 mizero plej ekstreme, Dio plej proksime Z.
ekstremo
2 La plej alta grado: ekstremo de senhonteco B; la ekstremoj intertuŝiĝas.
3 Plej grava situacio: la dioj nin gardu de tia ekstremo!; mia filineto estas en la lasta ekstremo N.
ekstremaĵo
1 La ekstrema parto de objekto: la du ekstremaĵoj de bastono; ekstremaĵo de la orelo Z.
2 La fino de membro: la malsupraj ekstremaĵoj de homo; liaj ekstremaĵoj jam malvarmiĝas.
3 Io eksterordinara: la libereco elkovas kolosojn k ekstremaĵojn Z.
4 Situacio ekstrema: mi tamen esperas, ke al tia ekstremaĵo la cirkonstancoj ne venos Z.
ekstremeco. La lasta limo de io abstrakta: peli, puŝi siajn postulojn ĝis ekstremeco Z; la ĝis ekstremeco streĉita kordo krevis Z; la fortoj kreskas en la mizero, tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco Z.
ekstremismo Σ Sistemo de tiuj, kiuj emas al la plej ekstremaj opinioj aŭ rimedoj.
ekstremisto. Ano de ekstremismo.
ekstremumo ∆ Maksimumo aŭ minimumo.
ekstremejo ∆ Maksimumejo aŭ minimumejo.
ĝisekstreme. Sen mezurateco k modereco: se tiuj principoj estas ĝisekstreme aplikataj, ili kondukas al multege da homonimoj.