← Reen al U

PIV 2020 · 16280

urĝ¹i

urĝ1i (tr) Vigle plirapidigi, vive akceli: ne ĉesu ilin urĝi k bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu Z; la Egiptoj urĝis la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando Z; la cirkonstancoj urĝas nin forlasi la landon; la danĝero urĝis nian forkuron; (abs) la afero ne urĝas Z.
urĝa. Ne plu prokrastebla: la demando pri komuna lingvo por la scienco sin prezentas kiel urĝa problemo; unue zorgi la plej urĝan; ili havas urĝan bezonon de mono; urĝa letero; urĝa operacio.
urĝe. En urĝa maniero: estas urĝe, ke la provizoj alvenu.
urĝo. Ago urĝi.
urĝaĵo
Urĝa afero.
Akcidento aŭ ekmalsano, urĝe kuracenda.
urĝeco. Eco de io urĝa: operacio de la unua urĝeco (kiu havu prioritaton antaŭ aliaj, relative malpli urĝaj); esti pelata de urĝeco.
urĝejo, hospitalurĝejo Loko aŭ fakejo de hospitalo, kien estas transportataj viktimoj de akcidentoj aŭ de danĝeraj, rapidevoluaj malsanoj, por urĝa, provizora kuracado ( sukurejo).
urĝiĝi. Iĝi urĝata de io aŭ iu: urĝiĝu, la trajno vin ne atendos.
urĝistoj, medicinurĝistoj Kuracistoj, medicinistoj, flegistoj laborantaj en urĝejo pri la kolektado, kuracado k taŭga orientado (por posturĝa kuracado) de la viktimoj.
urĝulo, akcidenturĝulo Viktimo de urĝaĵo 2.
seksurĝo. Forta deziro al koito.