PIV · 14978
sukur/i
sukur/i (tr) ⚕ Doni la unuan helpon k flegon al vunditoj, dum milito aŭ post sinistroj aŭ aliaj gravaj akcidentoj.
sukurado. Agado de iu, kiu sukuras.
sukurismo. Organizita helpado k flegado de vunditoj, k la tiurilata fakscio: la Ruĝa Kruco estas universale konata organizo de sukurismo.
sukuristo. Persono, ricevinta ateston pri kompetenteco por sukurado.