← Reen al H

PIV · 5808

★help/i

help/i (tr)
(iun, al iu) Faciligi ies taskon, laboron ks, partoprenante en ĝi: ĉiu helpas sian proksimulon X; ĉu mi povas helpi al vi?; li iom helpis ĉe la manovro de la veloj; helpu min en la traduko de tiu ĉi peco; li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo Z; mi helpos vin pri tiu malfacila problemo; helpu min veni hejmen Z; venu, helpu al mi min levi! Z; leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas Z; li prilaboris sian lingvon, helpate de neniu; mi estis helpata de mia kamarado. apogi, asisti, fortikigi, subteni.  helppeti.
(iun) Havigi al iu rimedon kontraŭ danĝero, mizero ks: min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo Z; malriĉan virinon! vi deziras, ke mi per io ŝin helpu Z ?, helpu k savu min! X; Dio min helpu! Z; (abs) oni konsilas k konsolas, sed helpi ne volas Z; helpu, ĉielo! Z; se Dio ne volas, sanktulo ne helpos Z. beni, defendi, protekti.
(al io, kontraŭ io) Esti utila, efika por aŭ kontraŭ io: ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto Z; ĉio helpis kiel la pasintjara neĝo Z; al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu li troviĝis Z; al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos Z; kontraŭ lupo ne helpas kalkulo Z; ĉiuj miaj admonoj nenion helpis Z; mensogaj vortoj neniom helpas Z; kion helpas nun tro malfruaj plendoj? Z; ĝi faris ankoraŭ kelke da frapoj per la flugiloj, sed nenio helpis Z. efiki, servi.
helpi sin, helpi al si. Trovi rimedon por eliri per propraj fortoj el embarasa situacio: en fremda land’ li (viro) ankaŭ al si helpas Z; mi esperas, ke mi mem min helpos Z; mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono Z; bone vi helpis al vi! Z; kiu al si helpas, al tiu Dio helpas Z; kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo? Z; ne scii helpi al si; kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas Z. elturniĝi, sin savi.
helpo
Ago de iu, kiu helpas: helpo de iu al iu pri io; ne rifuzu al mi vian helpon B; krii helpon Z; ĉu vi volas mortigi min? He, helpon, helpon! Z; saviĝi kun la helpo de pasanto; li subite pereos sen ia helpo X.
Io, kio helpas: kiu konsilas k rezonas, tiu helpon ne donas Z; Li (Dio) estas nia helpo kaj nia ŝildo X; serĉado de helpo ĉe institucio Z; per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron Z; li tenis ŝin forte, k la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon Z.
helpa. Tia, ke ĝi helpas: helpa subvencio; internacia helpa lingvo B; helpa trupo.
helpanto
Iu, kiu konstante helpas: li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano Z; la apotekisto estas helpanto de l’kuracisto Z; laboratoria helpanto; se la Eternulo ne estus mia helpanto X; Dio venigis (la bestojn) al la homo, sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li X.
Iu, kiu okaze helpas: multaj kompatantoj, sed neniu helpanto Z.
helpe de. Kun helpo de: vivon la dronanto savis helpe de tabulo K.
helpebla. Tia, ke oni povas ĝin helpi: helpebla situacio; tiaj malfeliĉoj ne estas helpeblaj; nek helpeble, nek konsileble Z (senrimeda situacio. senelirejo).
helpema. Volonte disponiganta sian helpon: helpema bonkorulo.
helpilo. Rimedo por helpi: starthelpilo (Vd starti).
helpisto. Tiu, kiu profesie helpas. adjunkto, asistanto, komizo.
ekhelpi. Doni mallongan, rapidan helpon.
interhelpi. Interveni kun helpo: interhelpi en la atingo de kompromiso.
kunhelpi. Doni helpon en komuna afero: kunhelpi kun iu ĉe io, per io; kunhelpanto en la kompilo de vortarslipoj. kunlabori.
malhelpi
(iu aŭ io iun) Malfaciligi, malrapidigi ies taskon, laboron ks per diversaj kontraŭaj agoj: oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron Z; forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni Z; malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata X; parenc’ al parenco ne malhelpas intence Z; kion ĝi min malhelpas, se li estos butikisto simile al mi? Z; kion do tio malhelpas? Z; la policano diris al li, ke li malhelpas la pasantojn B; en dimanĉo ŝia meditado estis malpli malhelpata Z; ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo Z. embarasi, ĝeni, tedi.
(iu aŭ io ion) Fari, efiki, ke io ne okazu, ke ago ne efektiviĝu: vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu la patran domon! Z; la netuŝebleco de la Fundamento ne malhelpas al la lingvo perfektiĝadi Z; la nokto malhelpas nin vidi Z; juĝo komencita paciĝon ne malhelpas Z; tiuj makuletoj ne malhelpas, ke la libro estu (aŭ: estas) interesa; ili komencis konstrui la domon de Dio k ili ne estis malhelpataj X; ŝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon. bari, kontraŭi, haltigi, malpermesi. Rim. Atentu, ke malhelpi, ke […] ne ‑u signifas «malhelpi la ne-adon». La frazo «kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? N» estas laŭkuntekste malĝusta pro la misa uzo de ne.
malhelpo. Malfaciligaĵo, baro: meti al iu malhelpojn sur la vojon Z; fianĉon de l’sorto difinitan forpelos nenia malhelpo Z; la lingva diverseco estas granda malhelpo al la interkompreno de la popoloj; malgraŭ malhelpo atako k baro Z; mi devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj Z.  bastono, dorno, trabo, tubero.
spaca malhelpo Malhelpo al reakcio, kaŭzata de la ĉeesto de najbara atomgrupo, kiu jam okupas spacon bezonatan por la reakcianto. Sin. spaca ĝen(ad)o.
malhelpa. Tia, ke ĝi malhelpas: en nia agema tempo la poezio estas preskaŭ malhelpa Z; malhelpa tempomanko.
senhelpa
(iu) Tia, ke ĉia helpo mankas: senhelpaj k sensaĝaj bestoj Z; senhelpa infaneto, mizerulino; senhelpe stari.
(io) Tia, ke nenia helpo povus ĝin plibonigi: el simpla senhelpa neceseco k ne el ia lingva leĝeco Z.
senhelpeco. Stato de iu, io senhelpa.
evoluhelpo. Diversflanka (financa, teknika k.a.) helpo por evoluigi malriĉajn landojn.
monhelpi. Helpi per alprunto aŭ donaco de mono.