PIV · 3788
★embaras/o
★embaras/o
1 Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, k kiu kaŭzas ĝenon aŭ ŝanceliĝon aŭ konfuzon: esti en granda embaraso Z; fari embarason al iu Z; meti iun en embarason; ni havas «embarason de riĉeco» Z; eltiri iun el embaraso B; eliri sen frakaso el granda embaraso Z; sidi en amaso da embaraso Z; por forigi ĉiujn tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo Z; la embarasoj de la financministro.
2 La sento mem, kaŭzita de tia situacio: senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj Z; ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la hispano salutis la belan virinon Z; videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso Z; ruĝo de embaraso Z.
embarasa
1 Kaŭzanta embarason: tia «formo de ĝentileco» estas ofte tre embarasa Z; embarasaj artifikoj Z; embarasa situacio; havi multajn amikojn estas embarase X.
2 Esprimanta embarason: embarasa mieno Z.
embarasi (tr) Meti en embarason: videble io lin embarasis aŭ afliktis Z; la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton Z; li eksilentis, k videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis siajn harojn Z; embarasite respondi B. ☞ konfuzi, konsterni.
embarasiĝi. Veni en embarason: li embarasiĝis en mensogojn.
malembarasi. Liberigi de embaraso, eltiri el embaraso: malembarasu vin je ĉiuj ĉi absurdaj skrupuloj.