← Reen al K

PIV · 8262

★konfuz/i

konfuz/i (tr)
Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: cindro sidis en liaj konfuzitaj haroj Z; ni konfuzu ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia X; liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, tamen ne frenezon montras Z; subaĉeto konfuzas la aferojn de justuloj Z; tio nur konfuzas la demandon; mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn, sed vi ne devas konfuzi liajn ideojn Z; eble la varmego konfuzas viajn pensojn B; ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi ne povis rememori […] Z. impliki, kompliki.
Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn: tiuj samformaj vortoj havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos Z; vi konfuzis lin kun lia frato.
(f) Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aŭ neatendita interveno: tiuj unutagaj projektoj de L.I. konfuzas la publikon Z; tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo Z; konfuzita per la argumentoj de s-ro B., mi konsentis Z; (naciaj landnomoj) ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj Z; la homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno Z; la ekzisto de la vorto «akuŝistino» tute ne devas nin konfuzi Z; la juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj B. embarasi, konsterni, perturbi.
konfuzo. Stato de iu, io konfuzita:
nur unu objekto metita ne sur la ĝustan lokon faras konfuzon en la magazeno Z; staris alligita la kokino, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo Z; la pensoj en mia kapo zumas en granda konfuzo Z; la konfuzo k nebuleco de la unua tempo pasis Z;
la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo Z; tiu neologismo elvokas konfuzon kun aliaj vortoj Z;
mi devas kun konfuz’ al vi konfesi […] Z; sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto k konfuzo Z; al lia antaŭa embaraso aliĝis iom da konfuzo k eĉ malpacienco Z; la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran X; la Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo X.
konfuza
Tiel senorda, ke oni nenion povas distingi: doni malfacilan k konfuzan malregulecon al la akcento Z; konfuza murmuro, bruo de voĉoj; (f) konfuzaj ideoj, rememoroj; konfuza parolo, stilo.
Konfuzita.
konfuze. En konfuza maniero: per sento plej stranga, malĝoja k ĝoja, en mi batas konfuze la koro Z; malklare k konfuze rememori Z.
konfuzaĵo. Io konfuza: en tia konfuzaĵo, kiel rekoni la miaĵon?; stilaj konfuzaĵoj Z; sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn konfuzaĵojn Z.
konfuzegi. Ĵeti en plej grandan senordon: post li L. L. konfuzegita […] Z; la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael X.
konfuziĝi. Iĝi konfuzita:
ĉio konfuziĝis en lia spirito; la lingvoj mem, kunpuŝiĝante unu kun la aliaj, ĉiam pli k pli konfuziĝas Z;
se konfuziĝos li, tiam mi scios Z; kaptite ĉe l’ freŝa faro, li tute konfuziĝis; ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco, ili tuj konfuziĝis Z; liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li X.
konfuzita. Maltrankvila, perpleksa, senaplombigita: la konfuzita edzino apenaŭ povis lin rigardi B; mia kara, ŝi komencis, balbutante k videble konfuzite Z; liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon Z.
konfuziva. Kapabla ĵeti konfuzon en la menson: jen vere konfuziva demando.
interkonfuzi. Intermiksi tiel, ke oni ne plu distingas: ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo Z; ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn Z; kuŝis la grandaj k la malgrandaj pupoj, ĉiuj interkonfuzite Z; la komplikitaj gramatikaj reguloj interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj Z.
malkonfuzi. Malmiksi, ordigi, malimpliki, klarigi: malkonfuzi ĥaoson da libroj, siajn ideojn, malsimplan demandon. distingi.
nekonfuzebla
Ne povanta esti maldistingita de: la du kvalitoj estas nekonfuzeblaj.
Ne povanta esti senaplombigita; malvarmsanga.
senkonfuza. Tia, ke ĝi ne toleras konfuzon: la perfektiĝado (de nia lingvo) fariĝados […] per vojo natura, senkonfuza k sendanĝera Z; la unueco k senkonfuza ordo estas por nia afero tiel gravaj! Z.