PIV 2020 · 13816
★sang/o
★sang/o
1 Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (ks vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta i.a. la nutrajn substancojn, oksigenon k la forĵetaĵojn de la ĉeloj: sango konsistas el likva parto (plasmo) k ĉela parto (globuloj); ekbato de nazo aperigas sangon X; la pastro aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango Z; la hundoj lekis la sangon de Nabot X; nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon X; la sango malaperis el liaj vangoj k lipoj Z; ricevi karnon k sangon Z (iĝi viva). ☞ limfo. ➞ sangoglobeto, sangogrupo.
2 Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero ks: ili plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj X; manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon X; Mi ebriigos miajn sagojn per sango X; la voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero X; lia sango estos sur lia kapo X; akuzo, kiu kostis al la Hebreoj multe da sango k angoro Z; virina lango buĉas sen sango Z; atingi sian celon per fero k sango; miajn manojn detenu de sango! Z.
3 Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio: sango bolas, juneco petolas Z; li rigardis tiun mizeron kun malvarma sango; fari al si malbonan sangon (maltrankviliĝi, koleriĝi pri io); li ne havas sangon en siaj vejnoj!; sango malkvieta la reĝon ne instigos fari tian junulan agon Z.
4 Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta ks): ĉevalo de pura sango; la sango de David N; en lia nobela Hispana sango estis io, kio bolis Z; (en ŝi) la homo k la diablo intermiksas sian sangon Z; blua (nobela) sango; princo el reĝa sango; li, kiu naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno […] sed el Dio N.
5 Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno: sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas Z; sango komuna reciproke sin altiras Z; ŝia infano, ŝia propra karno k sango Z; la propra sango (filo) ŝin mortigis Z; sangovenĝanto X.
sanga
1 Rilata al la sango: sanga serumo.
2 Konsistanta el sango: kelke da sangaj gutoj falis sur lian manikon Z; sanga makulo B; (f) ili ploris per sangaj larmoj Z.
3 Kovrita aŭ signita de multo da sango: vundo plej sanga Z; sangaj homoferoj Z; sanga batalo, venko.
sangi (ntr) Ellasi sangon: Johano mordis al si la fingron, ke ĝi sangis Z; aliaj per sangantaj piedoj marŝas sur la tero Z; (f) pro tio ĝuste sangas mia koro Z.
sangokolora. Havanta la koloron de ĵus elverŝita sango. Sin. sangoruĝa.
malvarmsanga. Pojkiloterma.
malvarmsange. Senpasie, indiferente.
pursanga. Devenanta de pura raso: pursanga ĉashundo; (f) antaŭ la plej pursangaj princoj Z.
samsanga. Havanta unu avon aŭ prapatron komunan kun iu alia: samsangaj vilaĝaj familioj; (analoge) samsanga amo Z (al frato ks); samsanguloj Z.
varmsanga. Homeoterma.
varmegsanga. Havanta ardan temperamenton: mi estas juna, sovaĝa k varmegsanga, tamen honesta Z.