PIV 2020 · 16497
★venĝ/i
★venĝ/i.
I - (tr)
1 (iun) Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno: venĝi amikon B; nun ni venĝu la mortinton! Z; mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi Z; tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ vi Z; mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita Z. ☞ repagi.
2 (ion) Kompensi la suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno: venĝi al iu ofendon B; venĝi rabon de virin’ plej bela Z; mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras! Z; ha, dekoble k centoble tio ĉi estos venĝita! Z.
II - (ntr) Fari malbonon, por kompensi suferitaĵon: li ĵuris, ke li terure venĝos Z; jes, ni venĝos, ili flustris unu al la alia Z; oni ĉirkaŭbatas vin, k vi eĉ ne povas venĝi! Z; mi ne scius venĝi al humilaj B; malbenita estos tiu, kiu manĝos panon, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj! X; mi venĝos pro ilia sango X; venĝu pro mortigo lia! Z; ĉu al tiu popolo Mia animo povas ne venĝi? X. Rim. Oni ne konfuzu la tr-an k la netr-an konstruojn, kiel en jenaj ekz-oj: eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo G (al malamiko); mi ne estas kapabla la flugantan birdon venĝi K (al la birdo).
venĝo. Ago de iu, kiu venĝas: mi havis la rajton fari venĝon Z; por ke mi faru venĝon al la Filiŝtoj per unu fojo pro miaj du okuloj! X; krii al venĝo.
venĝa. Tia, ke ĝi venĝas: venĝa frapo; li foriris kun venĝa rido.
venĝado. Serio da venĝoj: venĝado estas mia metio! Z.
venĝanto. Tiu, kiu venĝas: ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Z.
★venĝema. Inklina al venĝado: satigi sian venĝemon.