PIV 2026 · Artikolo 11567
1★pagi
Derivaĵoj en la artikolo 42
- pago
- pagad/o
- pagant/o
- pagat/o
- pagend/a
- pagig/i
- pagil/o
- abonpago
- alpago
- antaŭpagi
- antaŭpago
- depago
- doganpago
- dokpago
- ekpago
- elpagi
- farm/opago
- horpage
- kompuls/opago
- kost/opago
- laborpago
- lim1/depago
- lu1pago
- medi/krompago
- monatpago
- nepago
- nepagit/aĵ/o
- part1/opage
- part1/opago
- port1/opago
- postpage
- postpagant/e
- poŝt/o/repage
- punpago
- repagi
- repago
- repagad/o
- retropagi
- retropago
- senpaga
- senpage
- ŝtatpage
1 ★ pagi tr
1 kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu: pagi tri frankojn B mi pagis por la presado ĉirkaŭ 420 rubloj Z mi pagis por 2 anoncoj po 30 rubloj Z por la privilegio mem la firmo pagis al mi nenion; ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan procenton de ĉiu verko, kiun mi aprobos Z pagi grandan sumon da mono Z pagi altajn salajrojn la mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado Z prenadi librojn ĉiam nur por pagita mono Z la 10% pagotaj al mi Z
(figurasence) por lia amikec’ konfidon pagu Z ili pagas al mi malbonon por bono MT
2 kvitigi sin de ŝuldo aŭ ŝuldofonto per dono al iu:la ses spesmilojn ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita Z larmoj ŝuldon ne pagas Z mi pagos la koston de la vojaĝo Z mano maldiligenta pagos tributon MT pagi la manĝojn pagi la loĝejon pagi kalkulon de hotelo pagi viziton de kuracisto pagi al si ferian somerrestadon de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi FE tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj Z tiaj oficoj estas tre bone pagataj Z
(figurasence) ni devas konservi tiun bonaĵon, eĉ pagante ĝin per kelkaj oferoj Z kiam li falos en niajn manojn Egipto pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al ĝia kronprinco B
3 kvitigi sin de ŝuldo per dono al iu: ŝi batas siajn servistojn kaj ilin ne pagas pagi siajn kreditorojn B pagata oficisto lin insidis pagataj murdistoj iru nun, vi estas pagita!
4 sen objekto kiu rompis, tiu pagu Z hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos Z avarulo pagas duoble Z el fremda poŝo oni pagas facile Z se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi MT mi pagus por la servo Z pagi per mono pagi per naturaĵoj pagi kontante oni ne pagas per gloro al sia tajloro Z por la transsendo pagas la aĉetanto Z la eldonejo Hachette pagas al mi Z (figurasence) pagi por fremda festeno Z (figurasence: kiel punato) pagos lupo por la ŝafo Z pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Z pro via krimo vi pagos per la vivo Z (kiel punanto) mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE
pago
1 ago pagi: la pago por la akcioj ne estos unufoja, sed konsistos en pagoj ĉiujaraj Z (figurasence) kia ago, tia pago Z ➞ pagdato, pagŝarĝo, kvitanco.
2 rezulto de ago pagi: labori por pago plej bagatela Z se ili sendos nun la abonan pagon Z mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo Z mi konsentas akcepti kian ajn pagon Z tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon Z laŭ la grandeco de la pagoj Z persono, kiu venados por kolekti la pagojn LEsp
pagado daŭra ripeta pago: post la pagado de ĉiuj elspezoj Z devontigi sin al pagado de grandegaj sumoj Z tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito MT
paganto iu, kiu pagas: eminenta ŝuldanto — malbona paganto Z ➞ pagipova.
pagato iu, al kiu oni pagas: la pagato de bilo
pagenda tia, ke ĝi devas esti pagita: ĉeko pagenda je vido pagenda laŭ ordono pagenda al la portanto
pagigi fari, ke iu pagu: mi pagigos al vi ĉiujn ekstrajn elspezojn kiu neniam tro pagigis naivan turiston ? CPi
pagilo rimedo por pagi.
abonpago pago por abono: li sendis al ni la abonpagon por 10 abonantoj Z la amikoj, kiuj ne alsendis ankoraŭ abonpagon por la jaro 1893 Z
alpago io, kion oni devas pagi super la ordinara aŭ konsentita prezo.
antaŭpagi pagi pli frue ol la kutima aŭ la devigita pagodato: mi devas al li la presisto antaŭpagi nun aparte por ĉiu ekzemplero kiun mi prenas de li Z rabato estas donata al la antaŭpagantoj
antaŭpago
1 ago antaŭpagi.
2 antaŭpagita sumo.
3 en ŝpara vivasekuro repreno de la kapitalo ŝparita ĝis la koncerna momento.
depago
2 sumo, kiun oni deprenas de la pagota: vi ŝuldas 300 eŭrojn minus la depago de via garantia spezo
doganpago = (prefere) dogano 1.
dokpago monsumo ŝuldata por uzo de doko\(j).
ekpago = (prefere) partopago.
elpagi plene pagi: la supre dirita sumo estos elpagita kiel premio Z
farmopago pago el mono aŭ naturproduktoj, kiun farmisto ŝuldas al farmiganto.
horpage tiamaniere, ke la laboro estas pagata laŭ la nombro de la laborhoroj.
kompulsopago JURO punpago aljuĝita por kompulsi iun plenumi sian devon: la tribunalo verdiktis altan kompulsopagon por ĉiu tago de malfruo
kostopago ies pagado de la kostoj: la sklavaro vivteniĝas ja je kostopago de la ŝtato VVi (figurasence) pri tio mi fariĝis saĝa per mia propra kostopago Z
laborpago salajro: via patro trompis min kaj dekfoje ŝanĝis mian laborpagon MT
lim1depagodogano 1.
lu1pago monsumo pagenda por lui ĉambron, loĝejon k.s.: ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi Z
medikrompago EKOL speco de imposto je iu specifa produkto pro la mediproblemoj, kiujn ĝi kaŭzas.
monatpago sumo, kiun oni devas pagi ĉiumonate.
nepago la fakto, ke oni ne pagis.
nepagitaĵo io, kio restas por pagi, kaj kion oni ne pagis je la difinita pagdato.
part1opage kiel ekpago:(figurasence) nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo!
part1opago parta pago, farita kiel garantio de la pli malfrue pagota sumo: fari partopagon ĉe aĉetado de meblaro, ĉe lupreno de apartamento
port1opago sumo, kiun oni devas pagi por la portado aŭ transportado de io.
postpage, postpagante pagante nur post la liverado de la varo.
poŝtorepage kun pagŝarĝo.
punpago monpuno: ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj MT minacata de giganta punpago pro misfaroj en Usono dum la banka krizo de 2008 RRo
repagi
1 pagi al iu la sumojn, kiujn tiu jam pagis je ies konto: aĉetu mem la trambiletojn, mi repagos al vi la vojaĝkostoj estas repagataj al la delegitoj
2 (figurasence) trakti iun tiel same (aŭ eĉ ne same), kiel tiu traktis nin aŭ iun alian: bone estos al tiu, kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni MT voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al siaj malamikoj MT mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj MT mi repagos sur ilian bruston viajn kulpojn MT la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li MT
repago, repagado
1 ago repagi 1: ni certigas al vi la repagon de ĉiuj viaj elspezoj
2 ago repagi 2: venis la tagoj de repago MT venos venĝo, repago de Dio MT poŝta repago remburso mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio Z
retropagi pagi al iu sumon, kiun oni erare ricevis de tiu persono, aŭ kiu superis la ŝulditan.
retropago
1 ago retropagi.
2 retropagita sumo. ➞ retroaktiva.
senpaga ricevebla sen pago: de kantado senpaga doloras la gorĝo Z senpaga eniro por senpaga disdonado Z
senpage sen pago: tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi Z mi sendis al vi hodiaŭ por provo (senpage) 50 Z
ŝtatpage kun ĉiuj elspezoj pagitaj de la ŝtato: vojaĝi ŝtatpage esti enterigita ŝtatpage