PIV · 12640
★pov/i
★pov/i (tr)
1 Havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion: kiu devas, tiu povas Z; kion oni volas, tion oni povas Z; du homoj povas pli multe fari ol unu Z; mi neniel povas kompreni, kion vi parolas Z; mi ne povas legi tiun libron, ĉar ĝi estas sigelita X; montru al li dankon, se pli oferi vi ne povas Z; cent mil viroj povantaj eltiri glavon X. Rim. 1 En is-formo povi signifas, ke oni uzis la povon: mi povis pli multe fari (k efektive tion mi faris). Por esprimi, ke oni ne uzis la povon, oni uzas la us-formon: mi povus malkaŝi ion (sed tion mi ne faros); mi estus povinta pli multe fari (sed ja ne faris). ☞ devi, Rim..
2 Havi la rajton, la potencon necesan, por fari ion: absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas; oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili aŭskultis muzikon B; tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan Z; ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi Z. ☞ rajti.
3 Havi la permeson, la eblecon fari ion: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l’ artikolo, povas en la unua tempo ne uzi ĝin Z; vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblaj Z; ni povas diri «obei al la patro» aŭ «obei la patron» Z; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon Z; en malbona vetero oni povas facile malvarmumi Z; tre povas esti, ke […] Z; li povas alveni (estas okazeble, ke li alvenos) en ĉiu horo Z. ☞ eble.
povo
1 Kapablo ion fari, pro forto, lerto aŭ rajto: sen povo kolero estas ridinda afero Z; ne lasu al li la povon malutili; li tie restis, sen povo forpeli tiun penson; havi, posedi la povon fari Z; vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre N; havi povon super iu B; Ⓣ la kovra povo (= kovropovo) de farboj. ☞ aŭtoritato, eblo, potenco.
2 ☐ Laboro (mekanika, elektra kc), produktata en la unuo de tempo esprimata per vatoj; simb.: P: aga, neaga, ŝajna povo de kurento.
3 Ⓣ Rilato inter la laboro produktata de maŝino k la tempo uzata por tiu produktado.
4 ☐ Kvociento de la angulo, laŭ kiu oni vidas objekton tra lenso, per la longo de tiu objekto: la povo de mikroskopo.
povado. Ago, stato de iu, kiu povas: ŝi pensis, ke grandega deziro egalvaloras en la vivo la povadon Z; min doloras la nepovado helpi vin Z.
povumo. Povo 2−4.
senpovigi. Senigi je iu povo: nur per braktordo li senpovigis la ŝteliston.
superpovi. Havi pli grandan forton aŭ potencon, ol alia.
aĉetpovo. Efektiva valoro en varoj aŭ servoj, kiun prezentas salajro, rento: la aĉetpovo de la laborista klaso ne ĉesis pligrandiĝi en la 19a jc.
ĉevalpovo ☐ Eksa unuo de povo en mekaniko, egala al la teoria forto, necesa por levi 75 kg ĝis 1 m dum 1 sekundo; simb.: HP, PS, CV laŭ la landoj, aŭ, E-e, ĈP: 1 ĈP egalas 75 kgm/s.
evoluipovo. Kapablo evolui: Volapük pereis pro absoluta manko de natura evoluipovo Z.
imagipovo. Imago 1.
juĝopovo. Jurisdikcio.
kovropovo (pp farboj) La nombro de kvadrataj metroj, kiujn oni povas kovri per 1 kg da farbo.
multiplikpovo ⏚ Faktoro, per kiu oni devas multipliki la devion de galvanometro aŭ alia mezurinstrumento, konektita al ŝunto, por ricevi la ekvivalentan devion, kiu okazus, se la ŝunto ne estus konektita.
plenpovo Z Σ Rajto decidi, voĉdoni, kontrakti ktp, komisiita de persono, registaro, parlamento ks provizore al difinita persono.
portopovo ☼ Kapablo de difinita tereno toleri mediinfluojn pro la funkcioj, kiujn la homo al ĝi atribuas: la portopovo de la stepoj por kultivado de kotono en la pasintaj jaroj estis superata, tiel ke rezultiĝis erozio.
scipovi. Povi fari ion konsekvence de scio: ili scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon Z; li ne scipovas naĝi, legi ktp. Rim. 2 Por la senco «havi konstantan kapablon fari ion», Z. uzis povoscii. Rim. 3 pov estas uzata suf-e, kun la senco de «kapabla»: kiu el ili estas pli farpova? Z; parolpova, vidpova; (ne)pagipova; vivipova lingvo Z.