PIV · 3034
★dev/i
★dev/i (+ inf.)
1 Ne povi ne fari ion pro ia materia neceseco, praktika bezono, morala leĝo aŭ fremda sintrudanta volo: ĉiu vivanto devas morti; lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni Z; tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj Z; la mebloj estis aranĝitaj bonorde, kiel devas esti Z; por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon neŭtralan Z; kiu volas mensogi, devas bone memori Z; teruran nokton devis mi travivi Z; mi devas sendi tiun leteron antaŭ morgaŭ; kiu devas, tiu povas Z; filo devas obei la patron; vi devas paroli pli laŭte; pri gustoj oni disputi ne devas Z; oni ne devas havi tro da konfido al si mem Z; nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki Z (estas malpermesite, ke li trinku ian); tial ni neniam devas (estas malpermesite al ni) paroli en niaj kongresoj pri aferoj politikaj Z; mi ne devas malatenti tion Z; se ni ne trovas pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni Z; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas Z; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva, tion ĉi la sufikso aĵ tute ne devas montri al ni Z; mi certigas vin, ke kun mi vi devas nenion timi Z; ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn Z. ☞ bezoni, ŝuldi, nepre. Rim. Ĉe la indikativa preterito, devi signifas, ke oni obeis la devon: mi devis vin puni (k mi vin efektive punis). Por esprimi, ke oni ne obeis la devon, oni uzas kondicionalon: mi devus vin puni (sed mi vin ne punas); mi estus devinta vin puni (sed ne punis vin).
2 Troviĝi en logike probabla kondiĉo esti ia, ion fari k.a.: kiel ravita vi devas esti! Z; li devas jam baldaŭ veni; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco Z; postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro Z; tiuj argumentoj devis ŝajni al tiuj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj Z; prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo Z; li devis koleri, ĉar li neniam skribas al mi de post tiam.
devo. Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno: havi, senti la devon… ‑i Z; la altaro de la devo ordonanta Z; mi volus tuj plenumi mian devon Z; oni parolas pli ofte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj; la unua devo de la homo estas ne malutili la aliajn homojn; mi konas mian devon al mia estro. ☞ tasko, ŝuldo, neceso.
deva. Rilata al devo: deva afero.
★devigi. Fari, ke iu devu: ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo Z; marĉandado aĉeti ne devigas Z; la scienco devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn Z; tiuj devigas vin cirkumcidiĝi N; de neniu devigata, la lingvo pola akceptis akcenton Z (regulan); la devigata senlaboreco Z; nun mi estas devigata subteni la vivon de mia familio per tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj Z; mi estis devigita preni la finiĝojn «e» k «u» Z; tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon Z; sed pri unu el tiaj rimedoj mi bedaŭrinde estas devigita paroli Z.
devigo. Neceso fari ion: ne povi eviti la devigon pagi; netolerebla devigo.
deviga. Postulata de la leĝoj, moralo aŭ konveneco: la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed kiel nur permesataj Z; la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo Z; devigaj por li diroj de Dio Z.
devontigi, devontigi sin. Ligi (sin) per promeso, ke oni deve faros: li timis devontigi sin al pagado de grandaj sumoj Z.
devlibera. Havanta nenian apartan devon.
devoligi (tr) = devontigi.
devoligo. societaj, diplomatiaj devoligoj.
devoscia. Konscia pri devo: al ĉiu dio devoscie apartan faris li saluton K.
eldevigi. Akiri de iu per trudo: eldevigi de iu konsenton.
laŭdeva. Konforma al la devo.
maldevigi. Fari, ke iu ne devu.
nedeviga. Ne prezentanta devon; lasanta eblon de rifuzo: nedeviga kurso, pago, abono, partopreno. ☞ laŭvola.
preterdeva. Prezentanta pli ol la ĝusta devo.
sendevigi. Permesi al iu ne fari; depreni de iu la devon fari ion: sendevigi lernanton ĉeesti la gimnastikan kurson; sendeviga mendo de specimeno.
sindevigo, sindevigado. Altrudo al si mem de ioma modereco en deziroj aŭ bezonoj: la sindevigo estas la komenco de la ĝentileco k eĉ de la moralo.
cedodevo ⛗ ⚖ Leĝa preskribo, laŭ kiu veturilo, alvenanta en vojkruciĝon, devas lasi pasi antaŭ si veturilojn, kiuj venas de alia difinita direkto aŭ de alia vojspeco. ☞ prioritato.
kompensodevo ⚖ Laŭleĝa devo kompensi damaĝon aŭ perdon, kiun oni kaŭzis al alia persono.
servodevo = servitudo.
truddevigi. Perforte devigi iun fari ion: havi povon de truddevigo.