PIV · 1874
★bezon/i
★bezon/i (tr)
1 Suferi je manko aŭ nesufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo: bezoni nutraĵon Z; ili ne trovis la bezonatan akvon Z; honoro ne donas, kion stomako bezonas Z; kiel ajn forte ili bezonis ripozon, ili tuj flugis Z; la klimatoj, kie homo bezonas veston, estas kondamnitaj al la laboro, milito k moralo; (+ inf.) mi bezonas dormi; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos Z; (abs) kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas Z; kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas X; ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas Z. ☞ malsati, soifi.
2 Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas: iaj gesinjoroj bezonis por sia kuirejo kelke da seĝoj Z; ni ekstreme bezonas plenan vortaregon Z; antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon Z; ne la sanuloj bezonas kuraciston N; oni ĉiam bezonas monon! B; por tio ni ne bezonas kondukanton Z; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan (centonan) parton de tio, kio estas bezonata Z. ☞ malhavi, sopiri.
3 Ne povi atingi sian celon aŭ destinitecon sen la ekhavo de io abstrakta: ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon Z; la klasikaj verkistoj ofte bezonas komentarion Z; granda ŝipo bezonas profundon Z; por glate mensogi oni spriton bezonas Z; la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos Z; (kun inf.) io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton Z; se ni bezonas uzi prepozicion […] Z; li dentojn prunti ne bezonas (sk. por sin defendi). ☞ necesigi. postuli. Rim. Z. regule uzas «ne bezoni… ‑i», por esprimi la neadon de devo: ni ne bezonas timi, ke oni ilin reciproke konfuzos Z; ni ne bezonas decidi, ke oni uzu ekskluzive nur la nominativon Z; pri tio ni ne bezonas timi Z.
bezona. Necesa, postulata: por vino bona ŝildo (reklamo) ne estas bezona; ĉu lingvo internacia estas bezona? Z; se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe Z; ŝparu, kiam bone, vi havos, kiam bezone Z; bezone estas, ke vi venu plej rapide.
bezono
1 Sufero pro manko de io, kion postulas la vivo: senti bezonon de nutraĵo; havi bezonon trinki; ŝi sentis la bezonon ekdormi; Saul eniris en la kavernon por natura bezono X; bezono leĝon ne obeas Z; la bezonoj de l’ kortego estis malavare provizitaj B.
2 Ĝeno pro manko de ia oportunaĵo, komfortigaĵo: havi moderajn, grandajn bezonojn; ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono Z; milito povis satigi lian bezonon de gloro B; infanoj havas bezonon petoli.
3 Manko de io necesa al la atingo de celo: klareco estas bezono de normala spirito; tiuj ĉi vortoj estis kreitaj, unu post unu, laŭ la kreskanta bezono Z; en okazo de bezono Z, de nebezono Z.
bezonaĵo. Objekto, materialo bezonata.
laŭbezone. En okazo de bezono.
senbezona. Ne bezonata: senbezona katenado de la senco de (sufikso) Z; tio ĉi tute senbezone ligus nin Z; mi ne konsilus uzi senbezone novajn vortojn Z. ☞ nenecesa, senutila, superflua.