← Reen al S

PIV · 13898

★sat/a

sat/a
Tia, ke ties manĝobezono estas plene kvietigita: sata stomako ne lernas volonte Z; ke la lup’ estu sata, k la ŝaf’ ne tuŝata Z; la gepatroj rakontis la historion al sia familio, sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj Z; (subst-e) sata malsatan ne povas kompreni Z.
Tia, ke ties deziro estas plene kontentigita: li mortis profundaĝa k sata de vivo Z; li estas sata je volupto, de plezuroj.
sate. En sata maniero: nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron Z; vivi sate k glate Z; kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano X.
sati (ntr) Senti sin sata.
satigi. Fari iun sata: la viando satigas pli rapide, ol la legomoj; kuiriston vaporo satigas Z; (f) promeso ne satigas Z; satigi siajn instinktojn B; la Eternulo satigos vian animon X.
satiĝi. Iĝi sata: muso satiĝis, faruno malboniĝis Z; (f) vi malĉastis kun ili k tamen ne satiĝis X; liaj okuloj ne povis satiĝi je la vidado; satiĝinta de la vivo Z.
ĝissate. Tiel, ke oni plene satiĝu: manĝante panon ĝissate X.
malsata. Sentanta manĝobezonon: malsata stomako orelon ne havas Z; ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo Z; malsata kiel lupo Z; edzin’ admirata – edzo malsata Z; en malsata familio mankas harmonio Z.
malsati. Senti sin malsata: estro ne malsatas Z; juneco petolis, maljuneco malsatos Z; ĉiu, kiu malsatas, venu k manĝu Z; ĉi tie malsatanto trovis kovritan tablon Z; tuta jam sata, sed okulo malsatas Z.
malsato. Bezono manĝi: terura malsato ŝin turmentis Z; se ni devas atendi […], tiam mia edzino mortos de malsato Z; li aspektis kiel enkorpigita malsato Z; malsato plej bone gustigas la manĝon Z; malsato donas spriton Z; (vs) nun malsato okazis en la lando X; en la tempo de la granda malsato sub la reĝo S. Z.
malsatego. Granda ĝenerala malsato.
malsatigi. Fari iun malsata: la spekulaciantoj pri la greno malsatigis la popolon.
malsatiĝi. Iĝi malsata: ŝi alvokis ĉiujn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon Z.
malsatmorti. Morti pro malsato: mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto Z.
malsatstriko. Publika protesto, kiun kaptito, viktimo de maljustaĵo ks faras, volonte malsatigante sin dum pli-malpli longa tempo.
nesatigebla. Tia, ke oni ne povas tiun satigi: nesatigebla faŭko, sciavido.
supersatigi. Pli ol normale satigi: la ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita Z. Rim. sat estis foje uzata pref-e, por signifi ĝissatan agon: la edzinoj ne satnutros ilin per hordea supo B; ĉu vi satdormis? B; la virino satplorinte daŭrigis B.