PIV · 3372
★dorm/i
★dorm/i (ntr)
1 Esti en tiu stato de korpa k intelekta senaktiveco, kiu ordinare okazas ĉiunokte k estas necesa por ripozigi la homojn k la bestojn: la infanoj jam dormas Z; dormi profunde, kiel gliro; dormi delikate, kiel leporo; iri dormi Z; kiel oni sternas, tiel oni dormas Z; lupo dormanta ŝafon ne kaptas Z; nia sukceso ne lasas ilin dormi Z; li dormas jam per la fera dormo Z (mortis). ☞ kuŝi, ripozi.
2 (f) Ne agadi, resti senaga: Londono longe dormis Z; la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn Z; ankoraŭ Dio ne dormas Z; ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas Z; dormi ŝtonan dormon B. ☞ inerta.
3 🍁 (analoge, pp organo) Esti en stato de portempa ĉeso de disvolviĝo pro fiziologiaj aŭ klimataj kaŭzoj: dormanta burĝono. ☞ inhibi.
dormo
1 Stato de dormanto: dormo estas frato de morto; la dorm’ estas bona, se mankas la mono Z; ŝuldo dormon detruas Z; senlaboreco dormon alportas Z; neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo Z; kiam vi leviĝos de via dormo? X; bonan dormon!; paroli el la dormo; eliras kun postdormaj okuloj Z.
2 Senaktiveco, senprogreso. ☞ letargio, marasmo, stagno.
3 🍁 Stato de dormanta organo: dormo de semo, de burĝono.
dormado. Longedaŭra dormo: longa dormado ŝuldojn kreskigas Z.
dormanto. Persono en dorma stato: la legendo pri la Sep dormantoj; ho, la bela dormantino!
dormegi. Profunde dormi: dormego falis sur ilin X.
dormejo. Loko destinita por dormi, en gimnazio, liceo, kazerno ks. ☞ dormoĉambro.
dormema
2 Inklina al ekdormo: post la manĝo mi sentas min dormema; havi dormemon.
★dormeti. Malprofunde dormi; dormi kun interspacoj de maldormo: mi estas tre laca, diris avino, lasu min nun iom dormeti Z; li sidas apud la forno k dormetas; ne lasu viajn palpebrojn dormeti X.
dormigi
1 Fari, ke iu dormu: la patrino lulante dormigas la infanon; dormigi pacienton per kloroformo.
dormiga. Donanta dormon: opio estas dormiga.
dormigaĵo, dormigilo. Dormiga substanco.
dormilo. Kio igas dormi: konscienco trankvila estas bona dormilo Z.
duondormi. Dormeti: li troviĝis en stato duondorma Z.
ekdormi. Komenci subite dormi: eĉ unu ekdormeton mi ne faris la tutan nokton.
endormigi. Dormigi: endormigi per kantado Z; (f) vi mian cerbon kvazaŭ endormigis Z.
endormiĝi. Iom post iom fali en dormon: pace mi kuŝiĝas k tuj endormiĝas Z; (f) se eĉ tiu ĉi ideo endormiĝadus je tutaj dekjaroj (jardekoj), ĝi jam neniam mortos Z.
fordormi (tr) Perdi pro la dormo: fordormi la okazon Z.
gedormi (fm) Seksumi, kunkuŝante.
maldormi. Sin deteni de dormo dum la kutima dormotempo: li maldormis jam tri noktojn apud la malsana patro; feliĉa la homo, kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj! X; se la Eternulo ne gardas urbon, tiam vane maldormas la gardanto X; mi dormis, sed mia koro estis maldorma X. ☞ vigili.
maldormo, maldormado. Stato de tiu, kiu ne lasas sin al dormo: en siaj maldormadoj Z.
preterdormi (tr) Preterlasi pro dormo: se ni ne volas esti kulpaj, ke ni preterdormis gravajn cirkonstancojn Z.
sendorma
1 Ne povanta dormi: resti sendorme tutajn noktajn horojn.
2 Ne alportanta dormon: sendorma nokto.
sendormeco. Malsana stato, en kiu oni ne kapablas trovi dormon.
tradormi (tr) Pasigi dormante: tradormi la nokton Z.
vintrodormado ♉ Speco de letargia stato, en kiun venas dum vintro iuj mamuloj (ekz-e gliro, marmoto, vesperto). ☞ diapaŭzo, kvieco.