PIV 2020 · 6049
hipnot⁴o
hipnot4o ⚕ Konscio-stato, estigita per artaj procedoj, fizikaj k psikaj, karakterizata de alta sugestiemo k volo parte senkritikigita: la hipnoto pliigas la aŭtomatecon de la psiko. ☞ somnambulismo, psikiatrio.
hipnota. Rilata al hipnoto: hipnota dormo.
hipnoti (ntr) Troviĝi en hipnota stato.
hipnotigi, hipnotizi. Meti en la hipnotan staton: li hipnotigis ŝin, por ŝin liberigi el la angoro, kaŭzita de la atenco; (f) mi insiste petis lin, ke li ne ruinigu la aferon, ke li ne lasu sin hipnotizi de s-ro Couturat Z. ☞ magnetizi.