← Reen al S

PIV · 14963

sugesti³o

sugesti3o Ψ Prezento de ideo, por ke ĝi transformiĝu en sintenon, konvinkon aŭ agon, al iu, kiu ne konscios la kaŭzan efikon de la ide-prezento: (f) li estis simple sub la sugestio de Couturat Z; mi bedaŭras, ke kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon Z.
sugestii (iun pri io, ion al iu) Efektivigi sugestion: (f) sugestii al ili la ideon pri la revoko de la kongreso estus nekonsilinde Z; tian infanaĵon nenia komitato povus fari, se ĝi ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon Z.
sugestiebla. Tia, ke oni povas facile lin/ŝin sugestii: sugestiebla paciento.
memsugestio
Vola aŭ nevola sugestio al si mem.
Psikoterapia metodo, bazita sur la fakto, ke ideo aŭ mensa bildo, prezentita en difinitaj kondiĉoj, emas transformiĝi en sintenon aŭ agon per nekonscia procezo.