← Reen al S

PIV · 14962

sugest⁹i

sugest9i (tr)
Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas: sugesti al iu la respondon; sugesti al iu denuncon de amiko, rezignon pri rajto.
Proponi kiel hipotezon: mi sugestas, ke vi obeis alian personon k ne agis meminiciate; mi sugestas, ke vi iom ripozus.
(io) Estigi en la menso, venigi bildon, ideon: bona muziko sugestas la sentojn volitajn de la aŭtoro; vorto, kiu sugestas alian; (analoge) tiu statuo sugestas la movon. aludi.
sugesto. Ago de tiu, kiu sugestas: vi agis iom sub sugesto k fremda influo Z.
sugesta. Entenanta sugeston: sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon); sugestaj pozoj (inspirantaj amoremon). sugestio.