PIV · 12858
★propon/i
★propon/i (tr)
1 Prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutotaĵon: homo proponas, Dio disponas Z; ekzemplo proponas, sed ne ordonas Z; proponi ion al la publika kritiko; oni eble proponos la aranĝon de festoj intergentaj Z; ĉiu proponas ŝanĝojn laŭ sia bontrovo Z; personoj, kiujn ĝi proponas elekti Z; bona estas la afero, kiun vi proponis fari X; mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj Z; la grupo proponis, ke la proksima kongreso okazu en P.; la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido Z; la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj Z; la reformoj ne devas esti fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj Z.
2 Prezenti al iu ion ne petitan, por ke tiu disponu pri ĝi: mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj Z; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas Z; proponi al iu siajn servojn Z, rekompencon B; proponi al mastro sian laborforton; proponi varon al kliento; verkoj, proponataj al la socio Z; ŝi proponis sin kiel servistinon Z; (f) la sukoplenaj fruktoj falis al ŝi en la manon k sin mem proponis kiel refreŝigaĵon Z. Rim. Proprasence oni prezentas ion al iu, supozante, ke li/ŝi ĝin akceptos; oni proponas ion al iu, petante ke li/ŝi ĝin ekzamenu, aŭ esperante, ke li/ŝi ĝin uzos; oni oferas al iu ion, kion oni multe ŝatas, kredante, ke li/ŝi senkoleriĝos aŭ plenumos onian deziron.
propono
1 Tio, kion iu proponas: akcepti Z, forĵeti Z, diskuti Z ies proponon; la plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝos tute senutilaj Z; al tiu kategorio de proponoj apartenas la forigo […] Z; via propono ne fari tion Z.
2 Ago de tiu, kiu proponas: pro kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por la lingvo? Z.
proponado. Ofertado: la proponado de laboro superas ĝian postuladon.
kontraŭpropono. Propono, kiun oni kontraŭmetas al unu antaŭa por ĝin plibonigi aŭ tute transformi.
pliproponi. En negoco, aŭkcio ks, proponi pli altan prezon, ol la antaŭaj proponintoj: li pliproponis je tri dolaroj.